Winnetou I: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 37:
Post la finigo de la filmigado en la montaro Mali-Alan la stabo transŝoviĝis al rivero [[Zrmanja]]. Sur ebenaĵo alte super la rivero arkitekto Vladimir Tadej konstruis [[pueblo]]n de apaĉoj – impozantan konstruaĵon, sed kiu konsistis nur el fasado. Apaĉoj, kiuj estas en multaj scenoj videblaj sur tegmento, fakte staras sur skafaldo konstruita malantaŭ la fasado de la konstruaĵo. Batalo de Old Shatterhand kun estro Inĉu-ĉuna estis okazanta rekte sur rivero Zrmanja. Ĉar la rokmuroj ascendis krute alten kaj estis ĉi tie eĉ nenia strando,la tuta teamo devis reteniĝis sur boatoj kaj flosiloj. Lex Barker estas eminenta naĝanto kaj li vere ĝuis la filmigadon. Kiel Old Shatterhand li pagajas en indiana [[kanuo]] kaj samtempe li estas persekutata de Inĉu-ĉuna. Antaŭ Barker navigacias flosilo kun la kameraisto, kiu estas tirata per motorboato, el kiu zorgeme observas la scenon Reinl kaj ĉefkameraisto Kalinke. Sekvas la propra duelo de Old Shatterhand kontraŭ la estro – por ke la kamerao ne neniiĝu kaj povu esti uzita ankaŭ sub la akvo, ĝi devis esti enmetita en lignan keston havigita per ronda ŝipa fenestreto.
 
La tuta teamo havas brilan humoron, ĉiuj ĝuas el la suna vetero. Intertempe venis ankaŭ [[Horst Wendlandt]] kaj al granda amuzo de ĉiuj li senvestiĝinte ĝis banŝorto li saltas en la akvon. La producentoproduktoro iras baniĝi. Ankaŭ Pierre Brice ĝoje refreŝiĝus, sed ĝuste li devas filmi scenon, en kiu kun asketa trankvilo observas la duelon de sia patro kontraŭ Old Shatterhand. Sed Brice solvis tion lerte – en la momento, kiam la kamerao filmas detale supran duonon de lia korpo, li staras en la malvarma akvo vestita sole en sia indiana ĉemizo kaj banŝortoj.
 
Apaĉoj frunte kun Winnetou persekutas Old Shatterhandon kaj Inĉu-ĉunon. Reĝisoro Reinl deziras, por Winnetou genuu en la kanuo – tio onidire donos al li majestan aspekton. Sed en la praktiko ne estas tiel facile teni ekvilibron en la balanciĝanta kanuo. Estu kiel estu – unu malbona movo kaj jam la tuta kanuo komune kun ĉiuj aktoroj estas renversita...