Vikipedio:Reguloj pri forigado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Vikipedio:Administrantoj|Administrantoj]] rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Aliaj kunlaborantoj ja ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi tamen daŭre ekzistas tiam. Do por forigi fuŝe kreitajn artikolojn tute, necesas la administrantoj.
 
La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Por ke administrantoj ne misuzu sian rajton de forigado, ni havas la paĝon [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]], kie ĉiuj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.
 
Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas jenaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]] sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.