Oktobra Revolucio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(X) "inter alie"->"interalie" "enloĝanto"->"loĝanto" | t=28'607 su=3'846 in=4'360 at=3'846 -- only 10154 edits left of totally 14'001 possible edits | edr=000-0000 ovr=010-1111 aft=000-0000
Linio 4:
 
==Historio==
La '''Oktobra Revolucio''', oficiale konata kiel ''Granda Oktobra Socialisma Revolucio'' en [[Sovetunio]], konata ankaŭ kiel ''Bolŝevista Revolucio'',<ref> Samaan, A.E. (2013). [https://books.google.es/books?id=JkXJZtI9DQoC&q=%22october+uprising%22+%22bolshevik+revolution%22&pg=PA346&redir_esc=y From a "Race of Masters" to a "Master Race": 1948 to 1848.] A.E. Samaan. p. 346. ISBN 978-0615747880. Alirita la 9an de Februaro 2017. </ref> estis [[revolucio]] en [[Rusio]] estrita de la [[Bolŝeviko|Bolŝevisma Partio]] de [[Vladimir Lenin]], kiu estis ŝlosila momento en la pli granda [[Rusa Revolucio]] de 1917–1923. Ĝi estis la dua revolucia ŝanĝo de registaro en Rusio en 1917. Ĝi okazis pere de armita insurekcio en [[Petrogrado]] (nuna Sankta Peterburgo) la 7an de Novembro 1917 [malnovstile 25a de Oktobro]. Ĝi estis okazaĵo kiu rezultis en la [[Rusia Enlanda Milito]].
 
La Oktobra Revolucio sekvis kaj kapitaligis la rezulton de la [[Februara Revolucio]] de tiu sama jaro, kiu elpostenigis la [[caro|carisman]] [[aŭtokratio]]n, rezulte en liberala [[Portempa Registaro de Rusio|Provizora Registaro]]. Tiu estis preninta povon post la proklamo de la Grand-Duko Mikaelo, pli juna frato de la caro [[Nikolao la 2-a]], kiu malakceptis enpovigon post la retiriĝo de la caro. En tiu kunteksto, urbaj laboristoj ekorganiziĝis en konsilioj ([[soveto]]j) en kiuj revoluciuloj kritikis la provizoran registaron kaj ĝiajn agadojn. La provizora registaro plue estis nepopulara, speciale ĉar ĝi plugis la bataladon en la [[Unua Mondmilito]], kaj estis reganta perforte tra la tuta somero (inklude la mortigon de centoj de protestantoj en la [[Juliaj tagoj]]).
 
La okazaĵoj kulminis en aŭtuno kiam la Direktoraro, estrita de la maldekstra [[Socialista Revolucia Partio]], kontrolis la registaron. La maldekstraj [[Bolŝeviko|Bolŝevistoj]] estis tre malkontentaj kun la agado de la registaro, kaj ekdisvastigis alvokojn por militista insurekcio. La 10an de Oktobro 1917 (malnovstile; 23a de Oktobro, novstile), la [[Petrograda Soveto]], estrita de [[Trockij]], voĉdonis apogi militistan insurekcion. La 24an de Oktobro (malnovstile; 6a de Novembro, novstile) la registaro fermis nombrajn gazetojn kaj fermis la urbon Petrogrado kiel klopodo haltigi la revolucion; minoraj armitaj kvereloj okazis. La sekva tago tutskala insurekcio oakzis kiam ŝiparo de Bolŝevistaj maristoj eniris en la haveno kaj dekoj da miloj da soldatoj ribelis subtene la Bolŝevistojn. La Bolŝevistaj Ruĝaj Gvardioj sub ordonoj de la Milit-Revolucia Komitato ekokupis la registarajn konstruaĵojn la 25an de Oktobro (manovstile; 7a de Novembro, novstile), 1917. La sekvan tagon, la [[Vintra Palaco]] (nome sidejo de la Provizora Registaro en Petrogrado, tiam ĉefurbo de Rusio) estis konkerita de la revoluciuloj.
 
[[File:Naval Academy 1983.jpg|thumb|Leningrada parado en 1983.]]
Linio 14:
 
==Historia kunteksto==
La malkontento dum la [[unua mondmilito]] pri la [[caro]] kaŭzis februare 1917 la [[februara revolucio|demokratan revolucion]], kiu alpotencigis diversajn politikistojn, interalie la maldekstrulon [[Aleksandr Kerenskij]]. Disputo inter la [[menŝevismo|menŝevistoj]] ebligis al [[Lenin]], laŭ ties profetaj politikaj tezoj de aprilo 1917, transpreni la povon. Li alŝtatigis la grundon de la kamparoj kaj disponigis ĝin al malriĉaj kamparanoj. Populara estis lia postulo ĉesigi la militon kontraŭ Germanio.
 
Unu tagon antaŭ [[abdiko]] de la [[caro]] [[Nikolao la 2-a (Rusio)|Nikolao la 2-a]] [[Petrograda Konsilio de Laboristaj kaj Soldataj Delegitoj]] redaktis dokumenton, kiun kiel la ordono n-ro 1 subskribis [[Aleksandr Guĉkov]]. Pro nuligo de la militista disciplino soldatoj liberigitaj de la [[Okcidenta Fronto (Unua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]] revenis al Rusio. Nova ĉefministro de la [[Portempa Registaro de Rusio]] iĝis la 20-an de julio socialisto [[Aleksandr Kerenskij]]. Proklamita de li [[amnestio]] estis traktita kiel malforteco de la regopovoj kaj ne ĉesigis la ondon de [[perforto]]j. En tiaj cirkonstancoj okazis [[bolŝeviko|bolŝevika]] [[puĉo]] erare nomata oktobra revolucio.
Linio 30:
* [[John Reed]], ''[[Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon]]'', ''[[La Gulaga Arkipelago]]''
* [[Soveto]], [[Bolŝeviko]], [[Ĉeka]], [[NKVD]], [[KGB]]
* [[Komunista Partio de Sovetunio]], [[gulago]], [[Granda purigo|Granda teroro]], [[Holodomoro]]
* [[NKVD-ordono n-ro 00485]], [[Pola operaco de NKVD]], [[Masakro de Katin]]
* [[Antikomunismo]], [[Senkomunismigo]]