Aurel Stein: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Stein partoprenis en tri sukcesaj kaj unu malsukcesa esplorvojaĝoj en Centra Azio. La unua ekspedicio okazis en [[1900]], en orienta [[Turkestano]], kie li traesploris la de [[Sven Hedin]] malkovritajn ruinojn. En dua esplorvojaĝo en 1908 li pludaŭrigis la esploron de la montaro Kuen Lun, plue li faris fosadojn en la dezerto Takla Makan kaj apud Tarim. Li reveturis en Eŭropon en 1909, kie li prelegis, verkis. En 191 li faris arĥeologiajn esplorojn en norda Hindio.
 
La tria ekspedicio daŭris tri jarojn (1913-1916), kaj li veturis entute 18.000 km en Interna Azio, Tuta Turkestano, Montaro Kuen Lun. Plej grava malkovro de Stein okazis dum la tria ekspedicio kaj estis ĉe "[[Ŝtonkavernaro de Mogao|Ŝtonkaverno de mil Budhoj]]" proksime al [[Dunhuang]] ([[tunhuang|Tun Huang]]). Tiu estis la loko, kie li malkovris la Diamantan Sutraon, la plej malnovan presitan tekston de la mondo, aliajn 40.000 paperrulaĵojn. (Granda parto de tiuj estis forliverita kaj tiel ili restis por la homaro. La restintaj rulaĵoj kaj valoraj [[papirojpapero]]j estis venditaj far ĉinoj. La de Stein forliveritaj rulaĵoj estas ankaŭ hodiaŭ esploreblaj, dum la far ĉinoj forvenditaj dokumentoj malaperis.)
 
Li postlasis kolektaĵon, kiun gardas la Brita Librararejo kaj kiu entenas ĉinajn, tibetajn kaj tangutajn manskribaĵojn, prakritajn lignajn tabuletojn, kaj dokumentojn en ĥotoneza, ujgura, sogdiana kaj orienturkaj lingvoj. Stein kolektis ilin dum siaj vojaĝoj tra meza Azio en la 1920-aj, 1930-aj jaroj. Stein trovis manskribojn en la antaŭe perdite-pensitaj toĥarianaj lingvoj kaj registris multajn arĥeologiajn lokojn, precipe en [[Irano]] kaj [[Baluĝistano]].
 
Lian libraron heredis la [[Hungara Scienca Akademio]].