Fistulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
esperantigita parametro, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
 
Linio 1:
'''Fistulo''' (de la [[latina]] vorto ''fistula'' = fajfilo, tubeto) estas ne nature kreskinta, sed pro ia malsana proceso ekestinta tubo- aŭ tubaroforma ligo inter du internaj [[organo]]j aŭ inter unu interna organo kaj la [[haŭto|haŭta]] surfaco. Sekve en la medicina terminaro diferenciĝas inter "interna fistulo", do ligo inter du internaj organoj (ekzemple inter [[ventro]] kaj [[kojlo]]), kaj "ekstera fistulo", do ligo inter interna organo kaj la haŭta surfaco (ekzemple inter [[intestaro]] kaj haŭto).
 
== Ekzemploj por specioj de fistuloj ==
Jen nekompleta listigo de iuj specioj repsektive lokiĝoj de fistuloj:
* arteriovejna fistulo (latine ''fistula arteriovenosa''): ligo inter [[arterio]] kaj [[vejno]], plena je sango
* intestohaŭta fistulo (latine ''fistula enterocutanea''): do ligo inter la [[intestaro]] kaj [[haŭto]]
* intestovezika fistulo (latine ''fistula enterovesicalis''): ligo inter la intestaro kaj la [[urina veziko]]
* intestogenerila (''fistula enterogenitalis'') respektive intestovagina (''fistula enterovaginalis'') fistulo: vojo inter la intestaro kaj la [[reprodukta sistemo|reproduktaj organoj]]
* ĉirkaŭanusa fistulo (''fistula perianalis''): eliro de la fistolo proksime de la [[anuso]]
* interintesta fistulo: vojo inter partoj de la [[maldika intesto|maldika]] kaj la [[dika intesto]]j
[[Dosiero:Duodeno Biliary Fistula 08786.jpg|thumbeta|<center>gala fistulo, por rentgena bildo plenigita per kontrastiga likvaĵo]]
* gala fistulo: fistulo, interna aŭ ekstera, plena je [[galo]], komenciĝanta aŭ en la [[gala veziko]] aŭ la proksimaj galaj kondukiloj; ekstera gala fistulo latine nomatas ''fistula biliocutanea'', interna fistulo povas gvidi ekzemple al la [[bronko]]j (''fistula bronchobiliaris'') aŭ la [[digesta sistemo]], aparte la [[ventro]] kaj [[intestaro]] (''fistula biliodigestiva'').
Spontana ekstera gala veziko povas ekesti post operacio, pro nesufiĉe forta kudraĵo aŭ post forigo de galoforkonduka plasta tubeto el la gala kondukilo, foje ankaŭ post intenca meto de galoforkonduka tranĉaĵo por malpezigi la galan vezikon kaze de galoforfluaj problemoj. Spontana interna gala fistulo povas ekesti, kiam [[galŝtono]] truigas la galan vezikon aŭ la mukozon de gala kondukilo, post rompiĝo de duodena [[ulcero]] aŭ post forta vundiĝo de la [[abdomeno]] en akcidento; krome eblas intence, operacie meti internan fistulon per tranĉaĵo de gala kondukilo por malpezigi la galan vezikon kaze de galforfluaj problemoj.
* kokciga fistulo (latine kutime nomata ''sinus pilonidalis'') ne rekte rilatas al la [[kokcigo|kokciga osto]], nur troviĝas rekte proksime de ĝi, kaj estas finaĵo de ekstera fistulo en la faldaĵo inter la du [[pugo|pugaj]] muskoloj
* rektumovagina fistulo (''fistula rectovaginale ''): inter [[vagino]] kaj [[rektumo]]
* submukoza fistulo, kiel esprimas la nomo, troviĝas en histo sub la tavolo de [[mukozo]]
* vezikovagina(j) fistulo(j) estas kutime plurale ekzistantaj fistuloj inter la naskokanalo kaj aliaj internaj organoj, aparte la [[urina veziko]]. La kapo de ne-jam-naskita bebo premas kontraŭ la pelvaj ostoj kaj interrompas la sangocirkulon en la histoj enpremitaj. Tiu histo formortas kaj postlasas truon respektive truetojn inter vagino kaj la urina veziko.
* [[aorto]]duodena fistulo: malofta komplikaĵo de aorta aneŭrismo – la fistulo kondukiĝas de la aneŭrismo al la [[duodeno]] kaj sekvas forta intesta sangado, malfacile kuracebla.
* [[aorto]]kava fistulo: ankaŭ malofta komplikaĵo de aorta aneŭrismo – la fistulo kondukiĝas de la aneŭrismo al la suba kava vejno (''vena cava inferior'') aŭ al la dekstra aŭ maldekstra [[ilio|ilia]] vejno (''vena iliaca''); tio kaŭzas sangoforfluan problemon en la kruraj vejnoj kaj sekvan maltrofunkcion de la dekstra parto de la koro.
Linio 21:
== Ekzemploj por eblaj terapioj ==
* forfluigo de superflua likvaĵo eksteren gvide de fadeno
* disigo de la fistulo pere de operacio
* operacia ĉirkaŭtranĉado kaj forigo
* trakto per farmaciaj kuraciloj, ekzemple la substanco ''Infliximab''
 
{{medicinajMedicinaj temoj}}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Sindromoj en kirurgio]]