Truto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
tradukis du alineojn |
finis tradukadon |
||
Linio 31:
Oni kutime trovas trutojn en malvarmaj, klarakvaj riveretoj kaj lagoj, kvankam iuj ankaŭ migras al la maro. Oni trovas ilin nature en la tuta [[Nordameriko]], norda [[Azio]], kaj [[Eŭropo]]. Amatoraj fiŝkaptistoj enkondukis kelkajn trutospeciojn al [[Aŭstralio]] kaj [[Novzelando]], anstataŭigante kelkajn indiĝenajn trutospeciojn. Inter la enkondukitaj specioj estis la [[bruna truto]] de [[Anglio]] kaj la [[ĉielarka truto]] de [[Kalifornio]]. La ĉielarkaj trutoj estis variaĵo plenkreskiĝanta en la maro kiu originis en Rivereto Sonoma, kaj la ĉielarkaj trutoj de Novzelando daŭre havas emon reveni al la riveroj de la maro por fraji.
Trutoj havas naĝilojn entute sen spinoj, kaj ĉiuj havas malgrandan [[adipa]]n naĝilon dorse, proksime al la vosto. Estas multaj specioj kaj eĉ pli da grupoj izolitaj unuj de la aliaj kaj morfologie diversaj. Multaj el ĉi tiuj diversaj grupoj tamen ne montras grandajn genetikajn diferencojn tiel ke tio kio aperas granda nombro de specioj vere estas multe pli malgranda nombro de specioj laŭ la opinio de la plejparto de [[iĥtiologio|iĥtiologoj]]. La trutoj troveblaj en orienta [[Usono]] bone ekzempligas ĉi tion. La
La [[lagotruto]]j (''Salvelinus namaycush''), same kiel la [[fontotruto]]j, apartenas al la [[salvelino|salvenina]] genro. Lagotrutoj vivas en multaj el la pli grandaj lagoj de Nordameriko kaj ili vivas multe pli longe ol la [[ĉielarka truto|ĉielarkaj trutoj]], kiuj havas mezan vivlongon de 7 jaroj. Lagotrutoj povas vivi multajn jardekojn kaj atingi pezon de pli ol 30 [[kilogramo]]j.
[[Image:
Trutoj kutime manĝas molkorpajn akvo[[nevertebruloj]]n kiel [[dipteroj|muŝoj]], [[efemeroj]], [[triĥopteroj]], [[plekopteroj]], kaj [[libelo]]j. En lagoj la diversaj specoj de [[Planktonp|zooplanktonoj]] ofte konsistigas grandan parton de la dieto de trutoj. La pli grandaj trutoj (tiuj pli ol 30 cm longaj) ĝenerale nutras sin preskaŭ sole per fiŝetoj, se haveblaj.
Ĝenerale la trutoj estas iom ostecaj, sed ilia viando estas bongusta. Krome ili bone batalas kaptitaj per hoko sur linio, kaj ili estas populara predo de sport-fiŝkaptistoj. Pro tio ĉi oni ofte kultivas trutojn en [[fiŝ-farmo]]j kaj liberigas ilin en riveroj kaj lagoj por kontraŭbilanci la efikojn de troa fiŝkaptado. Oni povas kapti trutojn per simpla fiŝkapta kano, sed oni ankaŭ evoluigis la metodon de muŝoĵetado unuavice por kapti trutojn (kaj poste uzis ĝin en la kaptado de aliaj fiŝospecioj). Oni ankaŭ vendas kultivitajn trutojn komerce por manĝaĵo.
Trutoj vivantaj en diversaj medioj povas havi draste diversan aspekton. Plejparte la diversaj koloroj kaj desegnaĵoj servas por [[kamufli]] la fiŝojn surbaze de ilia ĉirkaŭaĵo, kaj ili ŝanĝiĝas dum la fiŝoj translokiĝas de unu vivregiono al alia. Trutoj en aŭ ĵus revenintaj de la maro ofte aspektas arĝentecaj, dum la genetike samaj trutoj havas striojn kaj pli frapantajn kolorojn kiam ili vivas en rivereto aŭ montara lago. Estas preskaŭ neeble difini la kolorojn de specifa specio, kvankam ja eblas diri ke sovaĝaj fiŝoj ĝenerale estas pli buntaj ol kultivitaj fiŝoj.
==Referencoj==
|