Distrikto Wesel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 103:
 
En la subdistrikta teritorio ekzistas 73 naturrezervejoj kun totala areo da 131 km². La restaj apudriveraj terenoj kaj la antaŭdigaj areoj ĉitempe servas kiel gravaj travintraj terenoj por pli ol 60.000 arktaj sovaĝaj anseroj kaj anasoj. Ĉ. 40 birdospecoj listigitaj kiel minacataj specoj nestas en ĉi tiuj terenoj. Pro tiu grava signifo kiel biotopo multaj partoj el la eksa apudrivera tereno en la subdistriktoj [[subdistrikto Wesel|Wesel]] kaj [[subdistrikto Kleve|Kleve]] samkiel en la urbo [[Duisburg]] estas protektataj kiel [[malsekejo]] kaj [[birdoprotektejo]], precipe por redukti en tiuj regionoj la agrikulturon kaj la minadon de gravelo, sablo kaj salo. Ankaŭ en aliaj partoj de la subdistrikta teritorio iam estis vastaj malsekejoj kaj herbejoj, el kiuj sekve de intensa agriktulturo restis nur malmultaj kiel ekz. la [[naturrezervejo]] „Dingdener Heide“. Pliajn naturrezervejojn oni instalis en la erikejoj, en la subdistrikto ege malofiĝintaj, kiel la ''Loosenberge'' ĉe Schermbeck kaj la ''Kaninchenberge'' ĉe Hünxe. Plue multnombro de erikejaj marĉoj estas protektataj, kiel ekzemple la tereno ''Schwarzes Wasser'' [nigra akvo], ''Schnepfenberg'' [skolopomonto], ''Großes Veen'' [granda marĉo] kaj la ''Aaper Vennekes'' [marĉetoj de Aap]. Por garantii la protektadon de naturo kaj pejzaĝo oni fiksis pejzaĝplanadojn unue por la terenoj Hünxe/Schermbeck, Hamminkeln kaj Sonsbeck/Xanten, kaj poste por la terenoj de Alpen/Rheinberg, Dinslaken/Voerde kaj Wesel.
 
=== Najbaraj subdistriktoj kaj urboj ===
La subdistrikto Wesel limas norde al la [[subdistrikto Borken]], oriente al la [[subdistrikto Recklinghausen]] kaj la [[ekstersubdistrikta urbo]] [[Bottrop]], sudoriente al la ekstersubdistrikta urbo [[Oberhausen]], sude al la ekstersubdistriktaj urboj [[Duisburg]] kaj [[Krefeld]] kaj la [[subdistrikto Viersen]] kaj okcidente al la [[subdistrikto Kleve]].
 
== [[Historio]]==
La [[subdistrikto]] Wesel ekestis la [[1a de januaro|1an de januaro]] [[1975]] kadre de la 2a teritoria reformo – kiel preskaŭ ĉiuj subdistriktoj en [[Nordrejn-Vestfalio]]. Per la Malsuprorejnlanda leĝo de la 9a de julio [[1974]] esencaj partoj de la eksaj subdistriktoj [[subdistrikto Dinslaken|Dinslaken]], [[subdistrikto Moers|Moers]] kaj [[subdistrikto Rees|Rees]] kun partaj teritorioj de la subdistriktoj [[subdistrikto Borken|Borken]] kaj [[subdistrikto Recklinghausen|Recklinghausen]] estis kunigataj al nova Malsuprorejnlanda granda subdistrikto
Antaŭe jam je la [[1a de julio]] [[1969]] dum la unua fazo la teritoria reformo estis parteantaŭenigita sur la komunumtavolo.
 
Por la teritoria reformo de la subdistriktoj oni evoluigis sinsekvon da principoj, kiuj alcelis la pligrandigon de la jam ekzistantaj unuoj. Kiel minimuma kvanto valoris 150.000, en aglomeraj regionoj eĉ 200.000 loĝantoj. Alikaze konsiderendis la principoj de la Landa Evolu-Plano, laŭ kiu la subdistriktoj formu ekonomispacajn unuojn.
Baze de tiuj principoj en [[1975]] formiĝis la nova [[subdistrikto]] Wesel kun [[areo]] de 1.042 km² kaj [[loĝanto]]nombro de 412.000. Laŭ la loĝantonombro ĝi sekve estis la kvinranga el la 31 subdistriktoj de Nordrejn-Vestfalio. Laŭ areo la subdistrikto per mit 1042,4 km² superas la landan averaĝan grandon de 973 km².
La urbo [[Wesel]] estiĝis [[sidejo]] de la nova subdistrikto, kvankam [[Moers]] estis la urbo kun la plej granda loĝantonombro en la subdistrikto, ĉar Wesel havas pli centran situon kaj estas pli facile antingebla por loĝantoj el la [[subcentro]]j.