Elipsa galaksio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: zh:椭圆星系
Sencay (diskuto | kontribuoj)
tradukis el germanlingva vikipedio, maligis ĝermo
Linio 1:
[[Dosiero:NGC4881_HST_1995-07.jpg|thumb|250px|La elipsa galaksio [[NGC 4881]] en la [[galaksiamaso Berenica Hararo]]]]
'''Elipsa galaksio''' estas speco de [[galaksio]]. Ĝi estas sfera koncentra loko de miliardoj da [[stelo]]j kiuj ŝajnas globaj stelaj aroj je granda skalo. Ili havas tre malmulte da interna strukturo. La stela denseco malpliiĝas de la centro al la ekstero kaj ili havas varian gradon de [[elipseco]]. Ili enhavas tre malmulte da [[gaso]] kaj interstela polvo kaj neniujn junajn stelojn (kvankam ekzistas esceptoj el tiuj ĉi reguloj).
'''Elipsa galaksio''' estas [[galaksio]], kiu diferencas de aliaj specoj de galaksioj en la [[Hubble-serio]] per la
homogena lumdistribuo kaj la manko de evidentaj strukturoj kiel ĉe [[spirala galaksio|spiralaj galaksioj]].
 
Elipsaj galaksioj estas relative helaj en la centro
{{ĝermo-astronomio}}
kun unue rapida kaj poste pli malrapida falo de la heleco survoje eksteren.
La linioj de sama heleco (izofotoj) estas priskribeblaj sufiĉe precize per
samcentraj [[elipso|elipsoj]].
En la Hubble-serio, elipsaj galaksioj klasifikiĝas laŭ la formo de tiuj elipsoj
je klasoj E0 (cirklaj) ĝis E7 (tre plataj). La nombro post E estas la rezulto de
10(a-b)/a, en kio a estas la granda kaj b la malgranda akso de elipso.
Pli frue oni supozis, ke tiu plateco rezultas el rotacio, kaj ke elipsaj galaksioj
estas do [[rotacia elipsoido|rotaciaj elipsoidoj]]. Intertempe oni ekkonis
tion kiel ne ĝenerale valida. Ekzistas aparte inter la plej lumaj elipsaj galaksioj
sistemoj ne aŭ apenaŭ rotaciantaj, kiuj tamen aspektas plataj.
Ilia malsama etendiĝo en la diversajn direktojn de la spaco
estas rezulto de tio, ke la rapidec-vario de iliaj steloj dependas de la direkto.
 
La parto de elipsaj galaksioj el la tuto de galaksioj dependas forte de la ĉirkaŭaĵo.
En galaksiriĉaj galaksiamasoj, preskaŭ duono de la galaksioj estas elipsaj, dum falas
la parto en regionoj maldensaj je galaksioj sub 10%. En la centro de multaj galaksiamasoj
troviĝas aparte mashava elipsa galaksio, aŭ simila speco de galaksio nomata [[cD-galaksio]].
 
Multajn komunajn trajtojn dividas iom malpli lumaj elipsaj galaksioj kaj la
centraj [[bulbo (galaksia)|bulboj]] de spiralaj galaksioj. Oni diferencigu la elipsajn galaksiojn disde la
mallumaj sferoidaj nanaj galaksioj, kiuj ja ankaŭ havas elipsan formon, sed sekvas
alian rilaton inter heleco kaj grandeco.
 
Plej multaj steloj en elipsaj galaksioj estas aĝaj. Ankaŭ enhavas elipsaj galaksioj
kutime tre malmulte da [[interstela materio]] el kiu povus ekesti novaj steloj. Pro ilia
aĝo kaj alta centra steldenso oni ofte supozis, ke elipsaj galaksioj ekestis jam antaŭ
10 miliardoj da jaroj per rapida kolapso de unu sola granda gasnubo.
Tia ideo tamen ne klarigas la malmultan rotacion de multaj elipsaj galaksioj,
kaj ne kongruas kun unu el la bazaj supozoj de hodiaŭa [[kosmologio]], nome ke
strukturoj kiaj galaksioj ekestas per kunfandiĝo de pli malgrandaj unuoj.
Aldone estas indikoj el teorio kaj observo, ke kunfandiĝo de du spiralaj galaksioj
rezultas je elipsa. Sed ankaŭ tia meĥanismo ne kapablas klarigi ĉiujn ecojn de nunaj
elipsaj galaksioj. La tempo kaj maniero de ekesto de elipsaj galaksioj estas objektoj
de intensa esplorado, kaj ili ne nepre samas por ĉiuj tiuj galaksioj.
 
De la fino de la 1990-aj jaroj observoj pli kaj pli klare montras,
ke en la centro de ĉiu elipsa galaksio kaj de ĉiu bulbo de spirala galaksio
troviĝas [[nigra truo]] kun maso de kelkaj milonoj de tiu de la galaksio resp. bulbo.
La okazaĵoj en la ekesto kaj evoluo de galaksioj kaj de nigraj truoj,
kiuj respondecas pri tiu rilato, estas ankoraŭ neklaraj.
 
[[Kategorio:Galaksioj]]