Dando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ja:ダンディ
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Dum lia apogeo, la diktaĵoj de Brummell pri [[modo]] kaj [[etiketo]] superregadis. Oni tre imitis la kutimojn de Brummell pri vestoj kaj stilo, precipe en Francio, kie ili iĝis furoro en la bohemaj kvartaloj. Personoj pli lertaj ol Brummell ankaŭ adoptis la stilon; [[Lord Byron]] foje sin vestis kiel dando, kaj helpis konatigi la krispan “ĉemizon de la poetoj”, kun puntaj manumoj kaj kolumo. Li farigis sian portreton, vestita en kostumo de albana kamparano.
 
Granda dando en la [[1840-aj jaroj]] estis [[Alfred Guillaume Gabriel D’ORSAYd’Orsay]], grafo d’Orsay, kiu estis amiko de Byron kaj moviĝis en la alta londona societo. La granda dando de la [[literaturo]] estas la [[Ruĝa Anagalo]], heroo de fikcia romano de [[1905]] pri la [[Franca Revolucio]].
 
En Francio, la stilo nomiĝis ''dandyisme''. La dando kreis sin mem. La poeto [[Charles Baudelaire]] skribis, ke aspiranta dando ne devus havi “neniun profesion alian ol eleganteco. . . neniun statuson alian ol kultivi la ideon de beleco en si mem. . . . La dando devas aspiri esti sublima seninterrompe; li devas vivi kaj dormi antaŭ spegulo." [[Jules Amédée BARBEYBarbey D’AUREVILLYd’Aurevilly]] verkis eseon pri ''La Anatomio de Dandismo'', kiu esploris la karieron de Beau Brummell. Pro sia prizorgado pri sia kostumo, francaj bohemaj dandoj, kiel siaj malpli bone vestitaj fratoj, volis komuniki sian malestimon por - kaj pliboneco antaŭ - burĝa societo per sia vestmaniero kaj vivmaniero. Ne estas mirinde, ke francaj dandoj akiru reputacion pro dekadenco. Ilia ornamite vestita bohemio grave influis simbolismon en [[Franclingva literaturo|franclingva literaturo]] en la fino de la [[19-a jarcento]].
 
==Eksteraj ligiloj==