Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Sistemaj mesaĝoj: mi ne ĝuste scias kie trovi la akuratajn informojn
→‎Sistemaj mesaĝoj: Se estas konsento vi kreu uzulan konton por roboto dediĉita al la tasko (ekz : SistMesEspigRoboto)
Linio 39:
: Kiu kapablas verki tian roboton ? {{alss}} 08:25, 7. Dec 2006 (UTC)
::Fakte mi ĝis nun iom intuicie laboradis pri tiuj sistemaj mesaĝoj : tradukante tiujn kiuj mi trovis trafoliumante la projekton (tiukaze mi vidis en kiu kunteksto ili aperas). Pri -gen mi eksciis legante helppaĝon en la franca. Certe estas eble informiĝi pri la signifo kaj utilo de la mesaĝoj postsekvante la laboron de la evoluigistoj : mi ne ĝuste scias kie trovi la akuratajn informojn (sourceforge ? test.vikio ? MediaWiki.vikio ? bugzilla ? ĉu indas aboni retgrupon, ĉeesti tujmesaĝajn IRC-grupojn ? ). Se vi trovos bonvolu sciigi tion en verkota helppaĝo [[Helpo:Akurata esperantigo de sistemaj mesaĝoj]] {{alss}} 08:36, 7. Dec 2006 (UTC)
::: Mia komputilo havas ambaŭ operaciumilojn Linukso kaj Vindozo. Tamen mi preferus ke funkciigu la roboton vi. Ni sciigu en la Diskutejo pri la robotprojekto, petu opinion kaj aprobon de la aliaj kunlaborantoj. Se estas konsento vi kreu uzulan konton por roboto dediĉita al la tasko (ekz : [[Vikipediisto:SistMesEspigRoboto|SistMesEspigRoboto]]) kiu ricevos kaj robotan statuson kaj administajn rajtojn kaj ek !
:::Koncerne lingvan kontrolon mi sugestas ke ni sekvu tri ŝtupojn :
# ne jam tradukitaj tradukendaj mesaĝoj
# tradukproponoj
# aprobitaj tradukoj
::: La aprobitaj tradukoj estu enmetitaj en apartan paĝon laŭ taŭga formato, kaj la roboto ĝisdatigu la sistemajn mesaĝojn el ĝi.
::: la sistemajn mesaĝojn povas redakti nur administrantoj por protekti la interfacon kontraŭ fuŝaĵoj. Estas klare ke se ni kunlaboras kiel sugestite, tute ne temas pri fuŝado. Krome la mesaĝoj restas plu redakteblaj, do se estas diskuto pri iu lingva punkto konstante eblos reŝanĝi la mesaĝon estonte. {{alss}} 08:50, 7. Dec 2006 (UTC)