Ĉi tiun konton transprenis ArnoLagrange, 2008-02-26


Kiam mi skribis al Arno por doni al li la pasvorton, li respondis: "Bone. Mi esperas ke ĝi ne estas nova ŝerco de IVLIVS".

Memoru la jenon:

Kion vi faru se vi ne fidas la fontokodon:

1) Ĉiukaze memoru, ke ĉiu ŝanĝo ĉe vikipedio, eĉ de administranto, estas principe malfarebla. Nur se la programo faros ŝanĝojn malutilajn en rapidega sinsekvo vi havos efektivan problemon. Pro tio, vi simple enmetu paŭzigojn en la kodon (ekz-e "sleep(30);" por 30-sekunda paŭzo), kaj kontrolu la lastajn ŝanĝojn dum la programo funkcias. Nur kiam vi fidas la farotajn ŝanĝojn, vi forigu aŭ malpliigu la paŭzigon.

2) Krom iuj ŝanĝoj al la vikipedio, principe iu programo povus iel legi aŭ ŝanĝi ankaŭ viajn lokajn dosierojn en la komputilo, en kiu ĝi funkcias. Pro tio vi legu la fontokodon antaŭ uzi ĝin. Estas fakte sufiĉe facile konstati, ke ĝi neniel tuŝas lokajn dosierajn. Sed ne fidu min pro tio, legu ĝin mem.


Ĉi tiu konto estas kreita de Vikipediisto:Sok Na Men Sui Lui cele al roboto, laŭ propono de Vikipediisto:ArnoLagrange.

Mi konfirmas ke ĉi tiu konto estas mia. Sok Na Men Sui Lui 09:43, 7. Dec 2006 (UTC)

Fontokodo de la roboto

Raporto de robotaj redaktoj

Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj