Lernu!: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oleg326756 (diskuto | kontribuoj)
aldonis informojn pri la teamo
Oleg326756 (diskuto | kontribuoj)
aldonis informojn pri la roluloj
Linio 13:
===La teamo===
 
Dum pli ol kvar jaroj al la evoluo de la paĝaro grave kontribuis multaj homoj, kiuj formis la labor-grupon aŭ ''‘teamon’'' de ''lernu!''. Inter la teamanoj en diversaj periodoj (aŭ la tutan tempon) de la historio de la paĝaro estis (kaj kelkaj plu estas): [[Jevgenij GAUS]], [[Hokan LUNDBERG]], [[Sonja PETROVIĆ-LUNDBERG]], [[Bertilo WENNERGREN]], [[Neringa ZASAITĖ]], [[Aaron CHAPMAN]], [[Chuck SMITH]], [[Clayton SMITH]] (Argilo), [[Henning VON ROSEN]], [[Radojica PETROVIĆ]],.
 
===Lingvohelpantoj kaj tradukantoj===
 
Danke al la volontula helpo de dekoj da esperantistoj el diversaj landoj, ''lernu!'' estas alirebla en ĉ. dudeko da lingvoj de la mondo (la nombro kreskas konstante kun kreskanta populareco de la ret-paĝaro) kaj lernantoj havas eblecon korespondi kun lingvo-helpantoj en sia denaska lingvo.
 
===Subteno de Google===
 
Danke al sia ne-porprofita kaj instrua naturo, ''lernu!'' ĝuas subtenon de la [[interreto|interret]]-kompanio [[Google]], kiu senpage reklamas la paĝaron inter serĉ-rezultoj ĉe sia [[serĉ-maŝino]] kaj senpage provizas sian serĉilon al la paĝaro. ''lernu!'' ankaŭ utiligas aliajn teknologiojn de Google ĉe la paĝaro kiel, ekzemple, statistik-servon, publikigon de kuntekstaj reklamoj kaj aliajn.
 
==Ĉefaj trajtoj==
Linio 20 ⟶ 28:
kun bildoj, prezentojn de Esperanto, [[tujmesaĝilo|tujmesaĝilon]], bibliotekon kun libroj, muziko kaj eĉ filmoj.
Krome, sur ĝi troviĝas ludoj, diverstemaj forumoj, publikiĝas novaĵoj pri Esperanto-kunvenoj kaj aranĝoj. Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj povas meti reklamon pri sia agado sur la paĝaron (senpage ĝis [[januaro de 2007]]).
 
===Roluloj de la paĝaro===
 
La ĉefaj roluloj de la paĝaro estas '''kato Maz''' (li helpas al uzantoj navigi tra la paĝaro) kaj verdulo '''Zam''' (li prezentas la lingvon, vojaĝas tra la mondo kun uzantoj, kaj rolas en kelkaj el la ludoj). Krome, aliaj roluloj aperas en la kursoj: '''Ana Pana''' en Nov-Jorko estas heroino de la koresponda kurso ''Ana Pana'' kaj daŭriga kurso pri dialogoj en Esperanto ''Ana renkontas''.
 
== Eksteraj ligiloj ==