Lernu!: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oleg326756 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
M manova > malnova, disvatiĝanta > disvastiĝanta
Linio 7:
==Historio==
 
[[Dosiero:Malnova-lernu.jpg|thumb|200px|right|Fragmento de la manovamalnova ''lernu!'' en la [[ĉina lingvo]]]]La ideo de ''lernu!'' kiel lerno-medio naskiĝis ligite kun la unua seminario de Esperanto@Interreto ([[E@I]]) en [[Stokholmo]] ([[Svedio]]) en [[aprilo de 2000]], kaj konkretiĝis [[oktobro de 2001|oktobre 2001]] dum la dua E@I-seminario, ankaŭ en Svedio, en [[Upsalo]]. En [[julio de 2002]], la projekto ricevis subtenon de la fondaĵo [[Esperantic Studies Foundation|ESF]], kaj la paĝaro ekkreiĝis en [[aŭgusto de 2002|aŭgusto]] la saman jaron. Ĝi estis lanĉita publike [[21-a de decembro|la 21-an de decembro]] de [[2002]] kaj de tiam ĝi estas prizorgata de E@I kun la subteno de E@I kaj multaj individuaj subtenantoj kaj helpantoj.
 
[[Hokan LUNDBERG]], unu el la iniciatintoj de la projekto, rakontas:
Linio 34:
[[Dosiero:Lernu-ekrano.jpg|thumb|300px|left|Ekran-bildo de la paĝaro]] Krom multajn kursojn por diversaj niveloj kaj aĝoj, ''lernu!'' havas ankaŭ plurajn aliajn servojn kaj ilojn: [[Esperanto-vortaro|vortarojn]], superrigardon de la [[gramatiko]], laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, prezentojn de Esperanto, [[tujmesaĝilo|tujmesaĝilon]], [[biblioteko]]n kun libroj, muziko kaj eĉ filmoj. Krome, sur ĝi troviĝas ludoj, diverstemaj forumoj, publikiĝas novaĵoj pri Esperanto-kunvenoj kaj aranĝoj. Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj povas meti reklamon pri sia agado sur la paĝaron (senpage ĝis [[januaro de 2007]]).
 
Lastatempe la paĝaro estas vizitata averaĝe pli ol 75 mil fojojn monate, kaj la nombro stabile kreskas danke al reklamado kaj disvatiĝantadisvastiĝanta famo. Kiel novaj uzantoj ĉiumonate registriĝas pli ol mil vizitantoj. Plej multaj uzantoj venas el [[Eŭropo]], [[Sud-Orienta Azio]] kaj ambaŭ [[Ameriko]]j. Pli ol duono de vizitantoj estas revenantaj uzantoj, la ceteraj estas nov-venintaj. Nuntempe ''lernu!'' estas la plej granda kaj populara Esperanto-kursejo en interreto, ĝi ankaŭ estas la plej granda fonto de la novaj esperantistoj, kiuj lernas la lingvon en interreto.
 
===Roluloj de la paĝaro===