'''Arminio''' aŭ '''Hermann der Cherusker''' ([[-16|16 a.K.]] – [[22|22 p.K.]]) estis tribestro de la [[Ĝermanoj|ĝermana tribo]] de [[Ĉeruskoj]]. Li naskiĝis en 17 aŭ 16 a.K. kiel filo de la ĉeruska tribestro [[Segimero]]. Li estis trejnita kiel [[Romio|romia]] militestro, kaj akiris romian civitanecon antaŭ ol reveni al Ĝermanio, kie li forpelis la Romianojn dum la batalo en la ''Teŭtoburga Arbaro'', germane [[Teutoburger Wald]] en la jaro 9 p.K.