Ota Ginz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
broŝuro de Franek
Linio 7:
Depost 1918 li partoprenis tre aktive kaj diversmaniere 1a movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Multon laboris pri enpenetro de E en radio-sferon. Eminenta eksperto pri lingvaj demandoj. Li kunredaktis la [[Ĉeĥoslovaka antologio|Ĉeĥoslovakan Antologion]] ([[Budapest]] [[1935]]) kune kun [[Stanislav Kamaryt|S. Kamaryt]]). En [[1971]] li donacis al [[Biblioteko Hector Hodler]] de [[UEA]] sian bibliotekon, kolektatan ekde la infanaĝo, kun multaj raraj verkoj (''Unua Libro de Esperanto'', 1887, ''Dua Libro'', 1988, ''Princino Mary'' de Lermontov, ''Boris Godunov'' kaj ''Neĝa blovado'' de Puŝkin k.a.). Honora membro de Esperanto-klubo en Prago.
 
==Verkis:==
 
:'''Radio-amatora vortaro kvinlingva''' (Esperanta-ĉeĥa-germana-franca-angla)
 
==Tradukis ĉeĥlingven:==
 
:''Odd Arnesen'': '''Per aerŝipo al la norda poluso''', [[1929]] (Vzducholodí k severní točně, el la norvega pere de Esperanto)
:''E. Aisberg'': '''Fine mi komprenas radion''' (Konečně rozumím rádiu, el Esperanta originalo). Ĉi tiu verko estis tradukita pro lia iniciato en 28 lingvojn.
 
==Tradukis en Esperanton:==
:''Reuven Kritz'': '''Freŝa Mateno.''' (el la hebrea, [[1967]])
 
 
Informoj el [[Enciklopedio de Esperanto - G]] kaj Esperanto-Revuo 1976.
 
==Pri Ota Ginz==
 
En [[2006]] aperis ĉeĥlingve, anglalingve kaj germanlingve broŝuro de rusisto [[Jiří Franěk]], kiu havas titolon '''Ota Ginz - od Petra Ginze a raketoplánu Columbia až k Šolochovovi''' (''Ota Ginz - de Petro Ginz kaj raketoplano Columbia ĝis Ŝoloĥov''), kiu informas, ke estis trovita stenografita taglibro de Ota Ginz ekde 1915, kiam li estis sendita kiel soldato al la fronto, falis en rusan kaptitecon kaj servis en bieno Ŝoloĥov, kie li vidis knabon Miĥail, estontan Nobel-premiitan verkiston.
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1896|GINZ, Ota]]