Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 73:
 
:Post tokato kaj kelkaj enkondukaj taktoj komencas la unua fugo, kies temo, simile al tiuj de Buxtehude, enhavas ripetatajn notojn. en rapida sinsekvo komencas kvar pluaj voĉoj. Kelkaj pasaĵoj aplikas la duvoĉan pedalarludon kaj tiel estas sesvoĉaj, la diferencoj laŭ sonalteco de ambaŭ pedalvoĉoj atingas ĝis du oktavoj. Interludon sekvas la dua fugo. Virtuoza pedalludo enkondukas la dramecan postludon.
 
'''Ĥoralfantazio: Nun komm der Heiden Heiland'''
:''Nun komm der Heiden Heiland'' [Nu venu, salvanto de la paganoj] estas Germana traduko de la mezepoka himno ''Veni redemptor gentium'' [Venu, redemptoro de la gentoj] kaj estis pulikita en la unua Lutera kantaro de 1524 en [[Erfurto]]. Ĉi tie ĝi estas ĝenerale redonata de la unua tenora akompanvoĉo:
:[[Dosiero:Bild-Bruhns-Choralfantasie-Thema.svg|488px]]
 
:Unu post la alia la aldo kaj poste la pedalaro transprenas tiun melodion. En la paso de la tempo aliĝas ĉiam novaj figuroj kaj melodieroj kun eĥopasaĵoj kaj enŝovaĵoj en la stilo de [[partito]]. Per subita interrompiĝo finiĝas la sonriĉeco, por finfine enbuŝiĝi en unuforme fluan lastan parton, kiu finiĝas relavtive senspektakle.