Anna Bijns: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: nl:Anna Bijns
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Anna Bijns naskiĝis el riĉeta familio burĝa. Detalojn pri ŝia vivo ni devas precipe dedukti el ŝiaj verkoj. Kiel infano ŝi loĝis en la tajlora butiko ''De Cleyne Wolvinne'' (La malgranda lupino) ĉe la urbodoma placo de Antverpeno, kune kun siaj gepatroj Jan Bijns Lambertsz. kaj Lijsbeth Voochs. Dum sia junaĝo ŝi amis pasie iun, kiun ni ne konas, kaj kiu malnoble estis malfidela al ŝi. Tio rompis ŝian senteman koron: poste restis nur al ŝi moko kaj insulto por la dolĉa sento de la amo. "Pli akra ol dolĉa" estis ŝia devizo.
 
Anna Bijns preferis skribi laŭ la formo ĝenerale uzata de la [[Retorikistoj]]: la «Refereyn» (Refreno). Ĝi konsistas el diversaj multliniaj strofoj, finiĝantaj per verslinio, kiu ĉiam estas ripetata. En sia petola vivperiodo Anna Bijns skribis tiel laŭ la «amema» kaj la «malserioza» maniero, sed kiel pliaĝulino ŝlŝi verkis mistikajn, memkulpigajn versojn.
 
Kiam ŝi vidis la spiritrevolucion, kiu okazis ankaŭ en sia urbo, ŝi vere estis konsternita. Tuj tamen ŝia iama pasia temperamento prenigis al ŝi la plumon por militiri kontraŭ «la herezuloj por protekti la religion, la aŭtoritaton kaj la moralon» laŭ ofte kruda maniero. Kaj mirige, ŝi estis preskaŭ sola por rebate respondi al la multaj poeziaĵoj kaj kantoj de la Protestantoj.