Ŝaka: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bab (diskuto | kontribuoj)
nova ĝermo, laŭ vp-oj Dana kaj Norvega
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:17, 19 feb. 2007

Ŝaka (modernzuluortografie Shaka, laŭ diversaj tiamaj Eŭropaj transliterumoj de la Zulua Shaka, Tshaka, TchakaChaka; naskiĝis ĉ. 1787, mortis ĉ. 22-a de septembro de 1828) estas konsiderata kiel la transforminto de la Zulua tribo de klaneto ĝis granda nacio, kies pinta potenco siatempe etendiĝis tra vastaj areoj en suda Afriko, inter la riveroj Phongolo kaj Mzimkhulu. De 1816 ĝis sia morto, li regis en hodiaŭa Sudafrika provinco KwaZulu Natal, kie li ade plivastigis sian regnon per submetado kaj zuluigo de najbaraj triboj.

La sola ekzistanta portreto de Ŝaka, staranta kun lanco assegai kaj peza ŝildo en 1824 - kvar jaroj antaŭ lia morto.

La destruktivaj militmetodoj de Ŝaka ricevis multan atenton. Artikolo en Encyclopædia Britannica de 1974 nomas lin "milita genio" pro liaj reformoj kaj renovigoj. Aliaj fontoj lin priskribas pli modeste. Ĉiuokaze, pro liaj ŝtatestrado kaj kapabloj pri diplomatio, li ĝis hodiaŭ rangas inter la plej prominentaj zuluestroj.

Je sia ekrego, Ŝaka estris ĉ. 1500 homoj, sed je sia morto liaj subuloj ampleksis ĉ. 250 000, kio montras lian grandan sukceson kiel militisto.

Ŝaka en la kulturo

  • sotalingva romano Chaka de Thomas Mofolo temas pri la (mita) vivo de Ŝaka.
  • Oni filmis plurajn filmojn kaj televidseriojn kun la nomon ShakaShaka Zulu.