Károly Lotz: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:15, 26 okt. 2004

Lotz Károly (16-a de decembro 1833, Homburg vor der Höhe – 13-a de oktobro 1904, Budapeŝto) estis hungara pentristo.

Lia hungara patrino – post morto de la germana patro – revenis kun la infano al Hungario. Lotz kemence volis iĝi skulptisto, sed poste eklernis pentardon ĉe MARASTONI Jakab kaj WEBER Henrik. Li veturis en 1852 al Vieno, kie li iĝis lernanto kaj poste kunlaboranto de K. Rahl. Li kun lia majstro pentris murbildojn en grandnobelaj palacoj, poste sola pentis murbildojn en gravajm, famaj konstruaĵoj.

Li iĝis instruisto en 1883 en la Provpentrolernejo (Mintarajziskola), ekde 1896la gvidanto de la dua hungara pentrista majstrolernejo. Li estas elstara hungara pentristo en la dua duono de la 19-a jarcento. Liaj murbildoj respegulas la efikon de la venecia baroka freskopentrado: ili estas leĝeraj, elegantaj. Li verkis skizojn, allogajn portretojn kaj mitologiajn pentraĵojn (sur tiuj lastaj ofte aperis liaj filinoj). Li pentris nudbildojn pri lia filino Kornelia

(mur)pentraĵoj en

  • ŝtuparejo de viena armilmuzeo (1864)
  • 28 medalionoj en la peŝta Vigadó (~amuzejo) (1873)
  • Hungara Nacia Muzeo (1874) kun Than Mór
  • Universitata Biblioteko (1875)
  • Malnova Artgalerio (1877)
  • Orienta Stacidomo (1884)
  • Operdomo (plafono)
  • Pariza vendejo („Párizsi áruház” estis nomo de vendejo en Budapeŝto, kie oni vendis modajn varojn) (1885)
  • 2 triptikoj en la ĉambrego de la Hungara Scienca Akademio (1887-1891)
  • Tihanja Abatejo; kun SZÉKELY Bertalan kaj DEÁK ÉBNER Lajos (1889-1890)
  • Mathias-kirko (en la budapeŝta fortikaĵo); kun SZÉKELY Bertalan (1892-1893)
  • Granda Halo de „Kúria” (nuntempa Hungara Nacia Galerio) (1894)
  • Ŝtuparejo de la hungara Parlamentejo (1896-1897)
  • Budapeŝta Baziliko (1894-1899)
  • Habsburga ĉambro en la Reĝa palaco (li pentris la plafonon jam malsane) (1903)


Literaturo