Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio

La Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio (ĈFR) inkluzivas precizajn politikajn, sociajn kaj ekonomiajn rajtojn por civitanoj de la Eŭropa Unio kaj loĝantoj laŭ la eŭropunia juro. Ĝi estis redaktita de la Eŭropa Konvencio kaj solene proklamita la 7-an de decembro 2000 de la Eŭropa Parlamento, la Konsilio de Ministroj kaj la Eŭropa Komisiono. Tamen ĝia tiama laŭleĝa statuso estis necerta kaj ĝi ne havis plenan juran efikon ĝis la ekvalido de la Traktato de Lisbono la 1-an de decembro 2009.

Listina základních práv Evropské unie
traktato de Eŭropa Unio • ĉartoĜeneralaj jurprincipoj (Eŭropa Unio)
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio
Eldonado
Eldondato 2000
vdr
Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio.

Laŭ la Ĉarto, Eŭropa Unio devas agi kaj leĝdoni konsekvence kun la Ĉarto kaj la eŭropuniaj tribunaloj malhelpos leĝaron adoptitan de la institucioj de la Unio kiu kontraŭas ĝin. La Ĉarto aplikiĝas al la Institucioj de la Eŭropa Unio kaj al ties membroŝtatoj dum efektivigado de Eŭropunia juro.

Vidu ankaŭ redakti