Ŝasano (sanskrite शासन, śāsana; palie sāsana) estas termino uzita de budhanoj kaj ŝivanoj por paroli pri iliaj religioj kaj praktikoj.[1]

En budhismo redakti

La vorto signifas "mesaĝo" (same kiel greke angelion en Evangelio), kaj en budhismo estas uzata por paroli pri budhismo kiel historia fakto. Ŝasano havas komencon kaj finon, sed la vero kiun ĝi esprimas (darmo) estas, laŭ budhismo, tempe sendependa kaj ekzistas ĉu iu konas ĝin ĉu ne.

Referencoj redakti

  1. Keown, Damien. (2003-07-10) A Dictionary of Buddhism (Oxford Paperback Reference). Oxford. ISBN 978-0198605607.