Ŝipliftoj de la centra kanalo

La ŝipliftoj sur la centra kanalo estas kvar hidraŭlikaj boato-liftoj sur la historia centra kanalo, proksime de la belga urbo de La Louvière [la luvjèr]. Ili estis dizajnitaj fare de Edwin Clark, konstruitaj inter 1888 kaj 1917. Kune ili transpontas niveldiferencon de 68 metroj. Unu lifto transpontas 15.4 metrojn kaj la aliaj tri unuope 16,93 metrojn. La konstruado de la kanalo kaj la ŝipliftoj daŭris 32 jarojn (de 1885 al 1917). La ŝiplifto konsistos el du trogoj, longaj je 112 m kaj larĝaj je 12 m. Ili pezas po 8000 tunojn. La tegmento de ĉiu el ili estas tiel granda kiel futbalejo. La informejo posedas aŭdvidajn aparatojn, planojn, skizon kaj fosiliojn.

Ŝipliftoj de la centra kanalo
Ascenseurs à bateaux du canal du Centre
konstruaĵaro
Lando Belgio vd
Situo La Louvière
Areo 67.3436
Situo
Geografia situo 50° 28′ 17″ N, 4° 5′ 40″ O (mapo)50.47144.0945Koordinatoj: 50° 28′ 17″ N, 4° 5′ 40″ O (mapo)
Ŝipliftoj de la centra kanalo (Belgio)
Ŝipliftoj de la centra kanalo (Belgio)
DEC
Ŝipliftoj de la centra kanalo
Ŝipliftoj de la centra kanalo
Situo de Ŝipliftoj de la centra kanalo
Map
Ŝipliftoj de la centra kanalo
vdr

Belvidejo kun stirata tablo proponas vidaĵon de la konstruita ŝiplifto kaj de la ĉirkaŭa regiono. Kelkajn kilometrojn for estas la loko Ronquières [ronkjér] kun surfaco de 1432 m2 kie funkcias du ŝiplifoj kiuj povis akcepti ŝipojn pezajn 1370 tunojn, sed nun ili nur funkcias por turisma boatado. La niveldiferenco estas 68 metroj kaj estas superata en 40 minutoj. De la apuda turo samloke oni povas vidi la atomiumon en Bruselo, la monumentan leonon en Waterloo [ŭáterlo] kaj la ŝiplifton de Strèpy-Thieu [strepi tje].[1]

Por la komerca navigado oni konstruis novan, pli modernan lifton en Strèpy-Thieu [strepi tje].

La plej granda ŝiplifto en la mondo redakti

En Strèpy-Thieu [strepi tje] funkcias „Rivera sistemo el navigeblaj vojoj”, kiu por akcepti 1350-tunajn ŝipojn, neprigis la konstruadon de kabla ŝiplifto, la plej granda en la mondo, venkanta akvonivelan diferencon de 74 m[1].

La kvar liftoj redakti

Ekde 1998 la 4 liftoj estas en la listo de tutmondaj heredaĵoj de Unesko[2]. La ŝipliftoj reprezentas rimarkeble bone konservitan kaj kompletan ekzemplon de industria pejzaĝo je la fino de la 19a jarcento[3].

Lifto Situo Alteco Foto
No. 1 Houdeng-Goegnies 15,40 m  
No. 2 Houdeng-Aimeries 16,93 m  
No. 3 Besonrieux-La-Louvière, 16,93 m  
No. 4 Thieu 16,93 m  

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Maxime Lechien, La parko de kanaloj en La Louvière, Monato, februaro 2003, alirita la 27-an decembro 2017.
  2. Les quatre ascenseurs du canal du Centre et leur site, La Louvière et Le Roeulx (Hainaut), [arkivo], sur www.unesco.org, 2-a decembro 1998
  3. (franca) Le Canal du Centre historique Arkivigite je 2017-12-28 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 27-an decembro 2017.
  • Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la sama artikolo en la nederlanda versio de vikipedio je la 27-a decembro 2017 kaj artikolo en Monato (2003).

Vidu ankaŭ redakti

Alia vidindaĵo en la regiono :  Nia Sinjorino kun la Rozo (Lessines)

Eksteraj ligiloj redakti