Ŝtonoj de Stenness

La Stones of Stenness (aŭ ŝtonoj de Stenness) estas neolitika henĝo-monumento (henĝo klaso 1), kiu estas sur la insulo Mainland de la insularo Orkadoj. Ĝi staris ekde 1906 sub ŝtata protekto kaj estas ekde 1999 parto de la Koro de la Neolitikaj Orkadoj, nome Monda heredaĵo de UNESKO; ilia konservo kaj rekonstruo estas subvenciata de la Monda Heredaĵo Komitato.

Ŝtonoj de Stenness
arkeologia lokoHenĝo [+]

Koordinatoj58° 59′ 38″ N, 3° 12′ 29″ U (mapo)58.993888888889-3.2080555555556Koordinatoj: 58° 59′ 38″ N, 3° 12′ 29″ U (mapo)
Areo0,01 km² (0,8 ha) [+]

Ŝtonoj de Stenness (Orkadoj)
Ŝtonoj de Stenness (Orkadoj)
DEC
Ŝtonoj de Stenness
Ŝtonoj de Stenness

Map
Ŝtonoj de Stenness
Vikimedia Komunejo:  Standing Stones of Stenness [+]
vdr

Situo redakti

 
Ŝtonoj de Stennes
 
komparo de la grandeco kun homoj

La ŝtonoj de Stenness troviĝas inter la lagoj Stenness kaj Harray proksime de la neolitika setlejo Barnhouse en rigardodistanco de la koridortombo de Maes Howe, unu mejlon sudoriente de la ringo de Brodgar.

Konstruo redakti

La starigo estis datumita per la radiokarbona datado al la jaro 3100 a. K. Per tio Stenness estas unu el la plej fruaj ŝtoncirkloj de Britio. Ĝi estis konstruita je la sama tempo kiel „Maes Howe“. De 12 ŝtonoj de la interna cirklo hodiaŭ ankoraŭ staras kvar. Al la henĝo mankas la ĉirkaŭantaj fosaĵoj kaj la remparo. El fosadoj ni scias, ke la fosaĵo larĝis 4 metrojn kaj profundis 2,3 metrojn. La kvar ankoraŭ konsevataj ŝtonoj apartenas al ovalo kun diametro de 30 metroj.

Centre situas granda fajrejo, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas videbla. Ankoraŭ videblas ankaŭ pavimita vojo, pluraj starantaj ŝtonoj, plia fajrejo kaj palisoj de tri-ŝtona „dolmeno“ – la fajrejo verŝajne havis centran funkcion. Dum la elfosado oni trovis ceramikaĵojn kaj bestajn ostojn. Tio montras ke la neolitikaj konstruantoj regule kuiris kaj manĝis tie.

La ŝtonoj altas ĉ. kvin metrojn, la plej alta pli ol 5,7 metrojn kaj havas dikecon de maksimume 30 cm. La ceramikaĵoj (Grooved Ware) (noĉita ceramikaĵo) supozigas ke estis ligo inter la ŝtoncirklo kaj la instalaĵoj kiel Maes Howe kaj Skara Brae.

Kialo de la ŝtoncirklo redakti

Pri la kialo de la ŝtoncirklo oni ne povas diri ion precizan. Nur ĉe „Watchstone“ (rigardŝtono) oni konas la eblan kialon: Je la vintra solstico la suno malleviĝas inter la „Hoy-montoj“, se oni rigardas tion de la „Watchstone“ .

Konstruaĵo redakti

Oni divenas, ke unu sola homo bezonis 5000 tagojn por starigi la ŝtonojn de la interno kaj elfosi la fosaĵon. Kompare al tio la ringo de Brodgar bezonis nur la duonon de la tempo.

Ĝis hodiaŭ oni ne scias, kiel la tiamaj homoj transportis la ŝtonojn. La ŝtonrompejo verŝajne estis Vestra Fiold, monteto norde de Skara Brae.

Ekzistas du teorioj:

  • la ŝtonoj estis ruligataj sur trunkoj, kiuj ĉiam denove estis metitaj antaŭ la ŝtono.
  • la ŝtonoj estis transportataj trans la maro per ŝipoj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti