Aeroscraft estas planita larĝa, luksa aerŝipo kunstruota ĉe Worldwide Aeros Corporation. La planita aerŝipo enhavas luksajn kasinojn kaj restoraciojn. Ĝi longos 195 m, larĝos 73 m, kaj altos 50 m. ĝi povos liveri 400 tunojn da utila ŝarĝo. La ekflugon helpas 6 levturbinoj, ĝi surteriĝas al aerkusenoj. Atendebla ekflugo okazos en 201X (?).

Ĉ. 2/3 de la aerŝipa korpo estos plenigita per heliumo. Ĝi estos pelita ankaŭ per helicoj kaj helpo de bona aerodinamiko. Okaze de surlandiĝo, ĝi uzas la ĉirkaŭan aeron kiel balasto, ensuĉante kaj kunpremante ĝin.

Oni celas transporti 250 pasaĝerojn kun rapido de 270 km/h al eĉ 9000 kilometroj. Ĝi flugos en alto de 2400 m por ne uzi tropremon en la kabinoj.

Eksteraj ligiloj redakti