Agordotubo estas eltirebla tuboparto blovinstrumentoj. Je latunaj blovinstrumentoj la agordotubo servas por ĝustigo de la absoluta agordo de la instrumento. Por la pozicio de agordotubo ekzistas du eblecoj:

  • La agordotubo troviĝas inter buŝaĵo kaj la komenco de la instrumentotubo.
  • La ĉikaze plejofte U-forme fleksita agordotubo troviĝas en la instrumentotubo inter buŝaĵo kaj sonfunelo, ĉe instrumentoj kun valvomaŝino ofte inter buŝaĵo kaj valvomaŝino.
Flugilkorno kun agordotubo rekte malantaŭ la buŝaĵo
Trombono, 1 = agordotubo

Por eviti fiksiĝon de la agordotubo, oni devas regule purigi kaj grasigi ĝin.

Je latunaj blovinstrumentoj oni ne intermiksu la agordotubon de trombono kaj trumpeto per entonigotuboj de instrumentoj kun valvoj.

Sakŝalmo Gaita transmontana, la ligilo inter malsupra kaj meza bordunsekcio estas uzata kiel agordotubo

Je Sakŝalmoj la bordunfajfiloj, kiuj konsistas el almenaŭ du sekcioj, havas agordotubojn, je kio la ligiloj inter la sekcioj funkcias ankaŭ kiel agordotuboj. La agordotuboj servas por la agordado de la bordunfajfiloj kun la ludofajfilo. Je bordunfajfiloj, kiuj konsistas el pli ol du sekcioj, oni plejofte uzas nur la ligilojn inter la plej malsupra kaj la postsekva sekcio kiel agordotubo, dum kiam la ligiloj inter la supraj sekcioj estas relative fikse alĝustigataj. La ligilo de la bordunsekcio destinita kiel agordotubo havas volvaĵon, kiun oni regule devas flegi kaj eventuale anstataŭi, por teni ties funkcion.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Stimmzug » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3462842 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)