La Aiguille Verte (france prononce [eɡɥij vɛʁt]; 4122 m), kiu estas franca por "Verda nadlo", estas monto en la Blankmonta Masivo en la Francaj Alpoj.

Ĝi estis unuafoje grimpita en la 29a de Junio 1865 fare de Edward Whymper, Christian Almer kaj Franz Biner, du semajnojn antaŭ la katastrofa unua montogrimpado de la Matterhorn. Whymper ne povis grimpi kun sia kutima gvidisto, Michel Croz, kiu devis atendi klienton en Chamonix. Kiel rezulto, Whymper dungis la servojn de Christian Almer, kiu estis kun Alfred Wills sur la Wetterhorn en 1854.

Eksteraj ligiloj redakti