Materhorno

(Alidirektita el Matterhorn)

Materhorno (en la valeza dialekto de la alemana ds'Hore, en la germana Matterhorn , en la itala Monte CervinoCervino (prononcata "ĉervino"), france Mont CervinLe Cervin) estas monto de Eŭropo, en la grupo de la Peninaj Alpoj, en la centra parto de la Alpoj. Ĝi altas 4478 metrojn super la maro kaj estas kvazaŭ ŝtona piramido. La kvar apikaj edroj de la monto ĉiuj frontas unu el la kompasajn direktojn, kaj estas apartigataj per kvar krestoj: Hörnli, Furggen, Leone/Lion, kaj Zmutt. La norda flanko kaj la plej alta pinto troviĝas en Svislando. La suda flanko troviĝas en Italio, same kiel dua pinto 4476-metra.[1]

Materhorno
Materhorno.
montovidindaĵo
Alteco 4 478 m
Situo Kantono Valezo, Svislando; Provinco Aosta Valo, Italio
Montaro Valezaj Alpoj
Geografia situo, (CH) 45° 58′ N, 7° 39′ O; 616384 / 90588 (mapo)45.9666666666677.65Koordinatoj: 45° 58′ N, 7° 39′ O; CH1903: 616384 / 90588 (mapo) f4
Materhorno (Kantono Valezo)
Materhorno (Kantono Valezo)
DEC
Materhorno
Materhorno
Situo de Materhorno
Materhorno (Svislando)
Materhorno (Svislando)
DEC
Materhorno
Materhorno
Situo de Materhorno
Map
Materhorno
Unua grimpo 14-an de julio 1865 Edward Whymper
Plej facila montgrimpo Tra Hörnligrat (Nord-orient-kresto) de Hörnlikabano III
vdr

Por Svislando la Materhorno estas kvazaŭ la nacia simbolo, kaj aperas apud la Arbalesto sur multaj svisaj produktoj kiel ekzemple la ĉokolada triangulo de Toblerone.

Materhorno vidita de Gornergrato.

Historio redakti

Materhorno havas viglan historion. Inter la svisoj en la nordo kaj la italoj en la sudo ĉiam regis certa rivaleco al kiu apartenas la monto. En la 19-a jarcento regis vigla konkurso, kiu unue sukcesos atingi ĝian pinton. La unuan grimpon finfine sukcesis la brito Edward Whymper je pinto de 7-homa ŝnurkamaradaro de la svisa flanko super la Hörnli-kresto la 14-an de julio 1865. Whymper tiel venkis en sia persona konkurso kontraŭ sia antaŭa ŝnurkamarado Jean-Antoine Carrel el Breuil, kiu samtempe provis la grimpon el la itala flanko. Ĉe la malsuprengrimpado 4 personoj de la 7-persona ŝnurkamaradaro, nome Croz, Hadow, Hudson kaj Douglas falegis supre de la tiel nomita ŝultro de la norda vando kaj mortis. La korpon de Lordo Francis Douglas neniam estis trovita. Tiuj 4 ne estis la lastaj viktimoj de la monto. Plurcent montogrimpistoj trovis sian lastan ripozon sur la Materhorntombejo de Zermatt.

Turismo redakti

Telfero aŭ lifto sur la Materhorno malgraŭ multaj projektoj neniam estis realigita. Per aertelfero estas atingebla la Eta Materhorno (germane Kleines Matterhorn) kaj per dentoradfervojo la Gornergrato. Pro sia alteco kaj multaj glaĉeroj en la regiono eblas tutjara skiado kaj neĝtabulado. La regiono allogas montogrimpistojn el la tuta mondo, kaj en belaj someraj tagoj, la loko sur la pinto de Materhorno ofte ne sufiĉas por ĉiuj pintkurantoj. Regule la monto postulas sian sangotarifon, precipe ĉar multnombraj homoj provas provoki la naturon sen adekvataj konoj kaj iloj.

 
Esperantista familio antaŭ Materhorno en 2001.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti