Alfred Schubert

germana ĵurnalisto kaj esperantisto

Alfred SCHUBERT (naskiĝis en 1958 en Hausham) estas germana esperantisto kaj ĵurnalisto.

De 1977 ĝis 1983 li studis romanistikon kaj anglistikon ĉe Ludwig-Maximilians-Universität en Munkeno. Ekde 1983 li laboras kiel libera ĵurnalisto.

Esperanton li lernis jam junaĝe. Li estis redaktoro de Esperanto aktuell de 2006 ĝis 2010. Ekde 2015 li estas prezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA.