Almanara
Almanara aŭ Al Manara (en araba: المنارة) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo. Tiu estas komunumo kiu bordas norde kun Um Sukejm, oriente kaj sude kun Alkoz kaj okcidente kun Um Alŝejf.
Almanara | |||
---|---|---|---|
kvartalo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 9′ N, 55° 13′ O (mapo)25.14451111111155.213169444444Koordinatoj: 25° 9′ N, 55° 13′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
Ĝi havas 2 147 loĝantojn.
Al Manara, laŭvorte La lanterno, estas disvolviĝanta loĝeja komunumo kaj estas hejmo de multaj riĉaj vilaoj kaj urbaj loĝejaroj. Almanara limas sudoriente kun la ŝoseo E 11 (Ŝejĥo Zajed). Interŝanĝejo Numero 3a formas la plej sudorientan sekcion de la komunumo. Al Manara estas apartigita el Um Alŝejf pere de la loka ŝoseo (Al Tanija).