AlmotinaAl Muteena (en araba: المطينة) estas distrikto en orienta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Dejra. Tiu komunumo estas ĉefe loĝeja kaj estas borde norde al Albaraha, sude al Almurakkabat, okcidente al Naif kaj oriente al Hor Alanz.

Almotina
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 17′ N, 55° 19′ O (mapo)25.2757555.3223Koordinatoj: 25° 17′ N, 55° 19′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Almotina (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Almotina (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Almotina
Almotina
Situo de Almotina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al Muteena [+]
vdr

La ŝoseoj D 80 (Al Maktum), D 88 (Omar bin Ĥattam), D 78 (Abu Baker Al Siddike) kaj D 82 (Al Raŝid) formas periferion ĉirkaŭ la loĝloko. La strato Almotina (14a Strato) dividas Almotina en du preskaŭ egalajn subkomunumojn. Almotina estas tre loĝeja; tamen, estas ankaŭ gravaj hoteloj kaj restoracioj en la komunumo, krom la Konsulejo de Bangladeŝo, kiu servas por ampleksa bangladeŝa komunumo.

La loĝeja areo de Almotina konsistas el lokaj stratoj kiuj estas numerigitaj pare, se ili iras orient-okcidenten, kaj malpare, se ili iras nord-suden. Par-numeritaj stratoj iras el la 2a A Strato tra la 30a Strato, dum malpar-numeritaj stratoj iras el la 1a Strato tra la 37a Strato.

Ĝi havas 18,094 loĝantojn.