AncohumaJanq'u Uma (ajmare janq'u blanka, uma akvo,[1] "blanka akvo", ankaŭ literumita Janq'uma, aliaj literumadoj, Jankho Uma, Jankhouma) estas la tria plej alta monto en Bolivio (laŭ Sajama kaj Illimani). Ĝi situas en la norda sekcio de la Reĝa Kordilero, parto de Andoj, oriente de Lago Titikaka. Ĝi kuŝas ĝuste sude de iome pli malalta Illampu, ĉe la urbo Sorata.

Ancohuma
monto
supermara alteco

6 425 m

Geografia situo 15° 51′ S, 68° 32′ U (mapo)-15.853333333333-68.540833333333Koordinatoj: 15° 51′ S, 68° 32′ U (mapo) f4
Ancohuma (Bolivio)
Ancohuma (Bolivio)
DEC
Ancohuma
Ancohuma
Situo de Ancohuma
Map
Ancohuma
vdr

Spite esti pli alta ol Illampu, Ancohuma estas pli milda pinto, kun malpli loka reliefo, kaj ĝi estas iome pli facile grimpebla. Tiu pinto estis unuafoje grimpita en 1919, fare de Rudolf Dienst kaj Adolf Schulze. Ties vojo, ankoraŭ la plej facila, laŭiras la sudokcidentan flankon. Aliaj vojoj estas en la nordokcidenta bordo kaj en la okcidenta flanko.[2] Depende el la dezirita vojo, la monto estas alproksimigita ĉu el la okcidento aŭ el la nordoriento; ĉiu alproksimiĝo postulas du al tri tagoj el Sorata.

Referencoj redakti

  1. Radio San Gabriel, "Instituto Radiofonico de Promoción Aymara" (IRPA) 1993, Republikita de Instituto de las Lenguas y Literaturas Andinas-Amazónicas (ILLLA-A) 2011, Transkribo de Vocabulario de la Lengua Aymara, P. Ludovico Bertonio 1612 (Hispana-Ajmara-Ajmara-Hispana vortaro)
  2. Yossi Brain, Bolivia: a climbing guide, The Mountaineers, 1999, ISBN 0-89886-495-X; paĝoj 18, 100-103.