Animaciisto

Animaciisto estas artisto, kiu kreas multoblajn bildojn, konataj kiel filmeroj aŭ kadroj, kiuj donas iluzion de movado kiam ili estas montritaj en rapida sinsekvo. Animaciistoj povas labori en multe da kampoj, inkluzivante filmojn, seriojn, televidproduktaĵojn kaj videoludojn. La plej gravaj laboroj postulas kunlaboradon de pluraj animaciistoj. La metodoj por krei la bildojn dependas de la artismaj stiloj kaj kutimoj de ĉiu animaciisto.

Animaciisto desegnanta (1944)

Aliaj artistoj, kiuj kontribuas al animaciaĵoj, sed ne estas animaciistoj, kiel scenarplanaj artistoj (kiuj desegnas ĉef-paneloj pri la ago montrita en la scenaro) kaj fonaj artistoj, respondecaj pri la fono kaj pejzaĝo.

Lastatempe, la animaciistoj kiuj okupiĝas pri la produktado de klasika animacio estas nomataj "du-dimensiaj animaciistoj", kaj la animaciistoj kiuj laboras per komputilo por krei tridimensian animaciaĵon (KGB, komputil-generita bildaro) estas tri-dimensiaj animaciistoj. La kampo de komputila animacio multe evoluis en la lastaj jardekoj post evoluoj en la kampoj de komputado kaj teknologio kaj fakte, ĝi jam anstataŭis la klasikan animacion en kino, ĉar ĝi fariĝis multe pli populara kaj profita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti