Banejkomplekso Thermal

La Banejkompleso Thermal estas videbla el multaj lokoj de urbo Karlovy Vary. Oni ĝin konstruis ekde la jaro 1967 kaj finkonstruita ĝi estis en la jaro 1977. Dum la konstruado okazis multaj problemoj, ĉar estis necese ŝirmi la sub-terajn tavolojn pro kurac-fontoj. La tutan komplekson projektis arkitektoj Věra kaj Vladimír Machonin. La ĉefa konstruaĵo estas 65 metrojn alta, enhavas 244 ĉambrojn kun proksimume 500 litoj. La banejkomplekso THERMAL servas kiel banejhotelo kaj ankaŭ kiel kultura centro: en kiu estas aranĝataj internaciaj film-festivaloj, simpozioj, kongresoj kaj diversaj aliaj kulturaĵoj. Se ni rigardas al la banejkomplekso de la ĉefa poŝto, ni vidas maldekstre kongresan parton, dekstre malsupre parton de kelkaj restoracioj kaj meze hotelan parton. Kongresa salonego havas 1200 lokojn - tie eblas projekcii ne nur ĉiuformatajn filmojn, sed eblas tie aranĝi koncertojn, kulturajn programojn, sciencajn simpoziojn kaj internaciajn kongresojn. Kultura salono havas 250 lokojn, konferenca salono 300 lokojn kaj tri projekciejoj havas po 50 lokoj. Ĉio estas moderne ekipita, inkluzive tradukistan servon. En la parto destinita por manĝado estas restoracioj, manĝejoj por malsanuloj, kafejoj, vinejoj, salonetoj - sume proksimume: 1490 lokoj por gastoj. El la strato Pavlov oni povas veturi en subterajn etaĝojn de la komplekso, kie troviĝas aŭtorestadejoj kaj garaĝoj por 250 - 300 aŭtomobiloj.

Banejkompleso Thermal

Al la komplekso Thermal apartenas ankaŭ malfermita termala (Varmigata) naĝejo kun kafejo kaj restoracio. La naĝejo servas antaŭtagmeze nur por pacientoj, posttagmeze ĝi estas publika. Ĝi estis malfermita jam la 9-an de majo 1976. Distancoj de la naĝejo estas 50 oble 16 metrojn. Temperaturo de la gejserumita akvo estas 27 - 28 Celsius-gradoj. Ĝui banadon dum la kuracado somere estas normala agrabla afero. Ankaŭ vintre dum frosto kaj neĝo oni povas naĝi en la varma akvo. El la supro admiras rigardantoj ne nur banejon, sed ankaŭ parkon de Antonín Dvořák.

Esperanto-kongreso Ĉeĥa kaj Germana okazis en banejkomplekso THERMAL en la jaro 1993.