Beloto

franca kartludo

Beloto[1] (france belote IFA:[bəlɔt]) estas Eŭropa kartludo, ordinare por 4 ludantoj.

beloto

emblemo

prenludo • asa-deka kartludo
vdr

Kartoj redakti

la kvar kartaj emblemoj
trefo piko kero karoo
       

Beloto ludiĝas per kartaro da 32 kartoj, po 8 rangoj (aso, reĝo, damo, fanto, 10, 9, 8, 7) en 4 emblemoj (kero, piko, karoo, trefo).

Reguloj redakti

Jen la reguloj por la ordinara, franca, kvaropa formo de beloto.

Beloto estas ludata de kvar ludantoj en du teamoj; samteamano nomiĝas partnero.

Kontraktoj redakti

Antaŭ la ĉefparto de la ludo, unu el la ludantoj povas elekti unu karton, kies emblemo estos la atuto (france atout). Tiu ludanto ricevas la atutan karton, sed la aliaj ludantoj ricevas unu karton pli ol la atuton-elektinto.

Preno redakti

La ludo konsistas el 8 prenoj; la unua preno komenciĝas per la ludanto sekva de la kartodisdonanto.

Por ĉiu preno, la unua ludanto povas demeti ajnan karton. La emblemo demetita de la unua ludanto estas la ĉefemblemo de la preno. La sekvaj ludantoj devas demeti la ĉi-tiajn kartojn:

  1. Oni devas sekvi la ĉefemblemon, se tio eblas.
  2. Se la ĉefemblemo estas la atuto, oni devas ludi pli altrangan karton, se tio eblas, krom se la gajnonto de la aktuala preno estas onia partnero.

Rango de kartoj redakti

La rango de la kartoj dependas de ĉu la emblemo estas la atuto. Jen la ordo, ekde la plej alta ĝis la plej malalta:

  • Atute: Fanto 9 Aso 10 Reĝo Damo 8 7
  • Neatute: Aso 10 Reĝo Damo Fanto 9 8 7

Poentoj redakti

La valoroj de la kartoj dependas de ĉu la emblemo estas la atuto aŭ ne. Jen la tabelo de poentoj:

Poentoj
Poentoj 20 14 11 10 4 3 2 0 0 0
Neatute Aso 10 Reĝo Damo Fanto 9 8 7
Atute Fanto 9 Aso 10 Reĝo Damo 8 7

Krom tio, la belotparo estas la paro de atutaj reĝo kaj damo. la valoro de la belotparo estas 20 poentoj.

Historio redakti

La ludo beloto estis inventita en Francio ĉirkaŭ 1920. Ĝi restas tre populara en Francio kaj en kelkaj aliaj Eŭropaj landoj — ekz. Armenio, Bulgario, Kroatio, Kipro, Grekio, Moldavio, Nord-Makedonio.

En la arabaj landoj de la Persa Golfo, varianto de beloto (arabe بَلُوت‎, balūt) estas populara. En Kipro, ĝi estas konata kiel πιλόττα pilótta.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti