Birdarejo estas kolonio de reproduktaj animaloj, ĝenerale birdoj. En angla oni uzas la terminon rookery el rook nome frugilego nordeŭropa kaj centrazia membro de la korva familio, kiu nestumas en elstaraj kolonioj (multaj nestoj) ĉe arbopintoj. Tiuj terminoj aplikiĝas al nestolokoj de birdoj, kiaj korvoj kaj frugilegoj, fonto de la termino. Foje pro etendo onni uzas samajn terminojn por kolonioj de marbirdoj kaj eĉ de maraj mamuloj (fokojmarleonoj) aŭ eĉ ankaŭ por testudoj. En la hispana oni uzas la terminon "pajarera" el "pájaro" (preskaŭ pasero) nome birdo ĝis grando de kolombo, kvankam plej ofte uzata por kolonioj de ardeoj, cikonioj kaj similaj arbaraj grandaj vadbirdoj.

Birdarejo

Paleologiaj restoj indikis ekziston de "birdarejo" de pterodaŭstroj.[1]

Notoj redakti

  1. Discovery News ''New Pterosaur Fossils Reveal Diversity''. Dsc.discovery.com. Alirita 2010-04-29.

Vidu ankaŭ redakti