Blanka teo estas la malplej traktata teo, ĉar ĝi estas ĵus sekigita antaŭ pakigo. Tiuj teoj estas ĉefe elfaritaj en Ĉinio.

Gustumo redakti

Ĝi havas helan koloron kaj subtilan guston alproksimiĝante pajlon.

Preparado redakti

Blankajn teojn oni kutime preparas en ZhongGai Wan. Ĉar la folioj estas tre fragilaj, oni nur uzas ne tro varman akvon (je 50-70 °C laŭ la teo preparita). Tamen, la infuzado daŭras pli longe ol aliaj. Inter 5 kaj 20 minutoj: ju malpli varma, des pli longa la infuzado. Kompreneble, la gusto ŝanĝiĝas dum la infuzado (tio estas dum la trinkadoj). Ofte, pro la altkvalito de blankaj teoj, la foliojn oni povas infuzi pli ol unu fojo (kutime 3, eĉ ĝis 10 - endas provi).

Kelkaj blankaj teoj redakti

Aliaĵoj redakti

Ĉar la folioj devas esti sendifektitaj kaj ĉar sekigita teo estas rompiĝema, blanka teo multekostas pro la singardemo dum la manipulado.