Borghese-gladiatoro

La tiel nomata Borghese-gladiatoro estas greka statuo de la helenistika periodo.

La Borghese-gladiatoro.

Priskribo redakti

La statuo longe estis konsiderita kiel gladiatoro, tiel ke ĝi akiris sian nunan nomon. Malgraŭ la nomo, tamen, la statuo fakte reprezentas militiston.

Historio redakti

La Borghese-gladiatoro estis, laŭ la plej akceptita tradicio plenumita de Agasiaso el Efezo. Ĝiaj fragmentoj estis malkovritaj ĉirkaŭ la jaro 1609 en Nettuno, en la ruinoj de la eksa vilao de la imperiestro Nerono.

La statuo nun estas ekspoziciata en la Luvro, en Parizo, sub la numero Ma 527.