La buŝteno (france Embouchure) estas uzado de la muskoloj facaj kaj la formado de la lipoj al buŝaĵo de blovinstrumento. Bona buŝteno permesas al la muzikisto ludi la kompletan tonetendon de la muzikilo kun plena kaj klara sono, sen trostreĉi aŭ difekti la muskolojn.

Ludistoj de muzikiloj latunaj produktas la sonon per "zumado" de la lipoj en buŝaĵon. Li/ŝi fermas la buŝon por kunigi la lipojn kaj streĉas ilin. Poste, blovado de spirado tra la lipoj faras ilin oscili, kaj la lipoj laŭvice faras la elirantan aeron ankaŭ oscili. La buŝaĵo, kiu metiĝas kontraŭ la lipoj, amplifas la oscilon kaj kondukas ĝin en la tubon de la muzikilo. La ludisto ŝanĝas la tonalton de la sono parte per ŝanĝo de la streĉo de la lipoj.

Ludistoj de flutoj transversaj formas malgrandan truon ovalan kun la lipoj, kiu faras mallarĝan fluon el la spirado. Li/ŝi metas la fluton kontraŭ la mentono kun la suba lipo proksima al la blovtruo. La aerofluo transiras la blovtruon kaj frapas la flankon kontraŭan, kiu devigas la aeron oscili. Ĉi tiu oscilante aerkolumnon eniras la fluton kaj produktas la sonon. La ludisto modifas la buŝtenon por helpi ŝanĝi la tonalton; pli altaj notoj bezonas pli malgrandon truon inter la lipoj. Flutoj finblovataj bezonas ankaŭ buŝtenon kun malgranda truo ovala inter la lipoj. Malsimile al la fluto transversa, la ludisto blovas ĉe la fino de la muzikilo, anstataŭ trans truon en la tubo.

Ludistoj de muzikiloj unuopanĉaj kuŝigas la anĉon sur la suba lipo, kaj aŭ la supraj dentoj aŭ la supra lipo kuŝas sur la supro de la buŝaĵo. La lipoj formas hermetikon ĉirkaŭ la buŝaĵo. Simile, ludistoj de muzikiloj duoblanĉaj formas hermetikon kun la lipoj, sed ambaŭ lipoj tuŝas la anĉon, kaj ne estas buŝaĵo. Kiam la ludisto blovas en la buŝaĵon, la anĉo ekoscilas kaj produktas al sonon. Oni kontrolas la osciladon per la kvanto de la anĉo en la buŝo kaj la premo de la lipoj en la anĉo.