Bystrianská jaskyňa

Bystrianská jaskyňa (Kaverno de Bystrá) troviĝas sur la suda flanko de Malaltaj Tatroj en proksimeco de turisma centro Tále – Srdiečko, ĉe la municipo Bystrá en Distrikto Brezno. La malnovaj partoj de la groto estis konataj de malnovtempoj. La nove konatajn partojn malkovris en la jaro 1926 esperantisto Jozef Kovalčík kaj fratoj HOLMAN, kiam ili trapenetris tra profundaĵo Peklo (Infero) en pluajn areojn. Nuntempe estas por publiko alirebla la groto de la jaro 1968.

La groto kreiĝadis en malhelgrizaj kalkoŝtonoj de meza triaso kaj apartenas al la tipaj likaj grotoj. Ĝi ekestis per modeliga, erozia kaj korozia agadoj de akvo de rivereto Bystrá, kiu trafluis likojn diversdirekten, kaj ankaŭ far de falo de kelkaj partoj de plafonoj. Ĝiajn plej profundajn partojn trafluas subtera fluo, kiu elfluas surteren ĉe la civito Valaská. En la groto estas reprezentitaj ĉiuj bazaj formoj de sintra ornamaĵo kun tipaj kreaĵoj de sintrigitaj torentaj gruzoj en plafonaj kaneloj.

Al la plej grandaj kaj interesaj areoj apartenas Enira katedralo, en kiu estas lokigita memortabulo honore al batalfalinta partizano, kiu estis pafmortigita dum la kontraŭfaŝisma ribelo rekte en la groto. Sintrajn ornamaĵojn kreas stalaktitoj, stalagmitoj kaj gutŝtonaj kurtenoj. Eksterordinare atent-interesaj estas Sonoraj stalaktitoj, Baldakeno kaj Forĝista forĝejo. El la tuta konata longeco de 3 000 m estas por publiko alireblaj 750 m. La rigard-teritorio estas komforta, sen pli ekstremaj alto-diferencoj.

Ekster la trarigardebla teritorio troviĝas kurac-salono, kie oni nuntempe sukcese kuracadas malsanojn de spirorganoj ĉe la infanoj – speleoterapion. Ĉi tiu salono estas por publiko nealirebla. Veturo al la groto estas ebla per ŝtata ŝoseo Banská BystricaPodbrezováTále, aŭ Kráľova LehotaMýto pod ĎumbieromBystrá.