Cabildo estas hispana registara kaj administra sistemo nun nur ekzistanta en la Kanariaj Insuloj, do registareto en ĉiuj el la sep ĉefinsuloj.

La membroj de la cabildo estas elektitaj per voĉdonado de la Hispanaj Civitanoj de ĉiu insulo. Membriĝo estas decidata per proporcia reprezentado el partilistoj.

La cabildos estis kreitaj per la Ley de Cabildos de 1912. Dum la diktatoreco de Francisco Franco ili estis manselektitaj sen voĉdonado. Cabildos havas sufiĉe da aŭtonomio concerne aferoj de sano, medio, kulturo, sporto, industrio, vojoj, trinkakvo kaj akvumado, ĉasada kaj fiŝkapta permeso, muzeoj, plaĝoj, publika transporto, kaj landa organizado. Ili rajtas imposti brulaĵon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti