Ciklada civilizacio (ankaŭ konata kiel Ciklada kulturo Ciklada periodo) estas frua Bronza kulturo de la Cikladaj insuloj, en la Egea Maro, en Grekio proksimume dum la preriodo -3200 al -2000.[1]

Historio redakti

 
Mapo kun Cikladaj insuloj, Grekio

La grava malfrua Neolitika kaj frua Bronza periodo de Ciklada kulturo estas plej bone konata por ĝiaj skemaj plataj virinaj idoloj eldistranĉitaj de pura blanka marmoro de tiaj insuloj jarcentoj antaŭ la granda meza Bronzo periodo ("Minoa") kulturo ekestiĝis en Kreto, sude al Cikladoj. Ĉi tiuj figuroj estis ŝtelitaj de tomboj por kontentigi la Ciklada antikveca merkato ekde la frua 20a jarcento. Nur pri 40% el la 1,400 figurinoj kiuj estas trovitaj havas konata deveno, pro tio ke ŝtelistoj detruis la indicojn.

 
Ciklada idolo, marmoro: 1,5 m alta (la plej granda konata ekzemplo de ciklada skulptaĵo. -2800 al –2300).

Aparta Neolitika kulturo kunmiksinta Anatoliajn kaj metropolajn grekajn elementojn ekestiĝis en la okcidenta Egeo antaŭ -4000, bazita sur tritiko kaj unu sovaĝa-tipo de hordeo, ŝafoj kaj kaproj, porkoj kaj tinusoj kiu estis ŝajne pikstangitaj de malgrandaj boatoj (Rutter). Elfositaj ejoj inkluzivas Saliagos kaj Kephala (sur Keos), kiu montris signojn de kupro-laboroj. Ĉiuj malgrandaj Cikladaj insuloj povus subteni ne pli ol kelkaj mil homoj, kvankam malfruaj Cikladaj boataj modeloj montras, ke kvindek remiluloj povus esti kunmetitaj inter la disigitaj komunumojn (Rutter). Kiam la tre organizita palaca-kulturo de la Creto ekestiĝis, la insuloj svenis, krom Deloso, kiu retenis ĝian arkaikan reputacion kiel rifuĝo tra la periodo de Klasika greka civilizacio (vidu Delia Ligo).

La kronologio de Ciklada civilizacio disigas en tri gravaj sinsekvoj: frua, meza kaj malfrua Ciklada periodo. La frua periodo, komencanta ĉirkaŭ -3000, transpasas en la arkeologa malklaro meza Cikladika ĉ. -2500. Je la fino de la malfrua Ciklada sinsekvo (ĉ. -2000) devenis la necesa konverĝo inter Ciklada kaj Minoa civilizo.

Estas iu streĉiteco inter la dataj sistemoj uzitaj por Ciklada civilizacio, unu "kultura" kaj unu "kronologia". Provoj ligi ilin gvidis al diferencaj kombinaĵoj. La plej ofta estas skizita sube:

Cikladaj kronologio[2]
Fazo Dato Kulturo Nuntempa ĉeftera kulturo


Frue Ciklada I (ECI) Grotta-Pelos
Frue Ciklada IIa (ECII) Keros-Syros kulturo
Frue Ciklada IIIa (ECIII) Kastri
Meza Ciklada I (MCI) Phylakopi
Meza Ciklada IIa (MCII)
Meza Ciklada IIIa (MCIII)
Malfrue Ciklada I
Malfrue Ciklada II
Malfrue Ciklada II

Arkeologio redakti

 
Fritanta-pato kun engravita ornamado de ŝipo. Frua Ciklada II, Chalandriani, Syros -2800 al –2300)

La unuaj arkeologiaj elfosaĵoj de la 1880aj jaroj estis sekvitaj de sistema laboro de la Brita Lernejo ĉe Ateno kaj el Hristos Tsountas, kiu prienketis entombigajn ejojn sur pluraj insuloj en 1898–99 kaj ekpensis la terminon "Ciklada civilizacio". Intereso tiam postrestita, sed kaptita denove en la mid-20a jarcento, kiam kolektantoj konkurencis iu la alia por la moderne videblajn figurojn kiuj ŝajnis tiel similaj al skulptaĵoj de Jean ArpConstantin Brâncuși. Ejoj estis prirabitaj kaj rapide komerco en falsadoj ekestiĝis. La kunteksto por multaj de ĉiaj Cikladaj Figurinoj tiel estis plejparte detruita. Ilia signifo neniam povas esti tute komprenita. Alia mistera objekto estas tio de la Ciklada fritanta pato.

La frua Ciklada kulturo estas evoluita en tri fazoj, inter ca. -3300 kaj -2000, kiam ĝi estis ĉiufoje pli mergita en la leviĝa influo de Minoa Creto. Elfosaĵoj ĉe Knossos sur Creto rivelas influon de Ciklada civilizacio al Knossos en la periodo ekde -3400 al -2000 kiel evidentiĝis el la ceramikoj troviĝitaj ĉe Knossos.[3]

Referencoj redakti


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cycladic culture en la angla Vikipedio.