La kuirarto de Danio estis tradicia kaj forte influita de la franca kuirarto, ĉar la francaj lingvo kaj kulturo havis profundan influon sur la danan reĝan dinastion kaj la superan klason de Danio. Ĝi ankaŭ influis aliajn eŭropajn landojn kiel Italio. La malnova landa kuirarto similas al tiu de aliaj skandinavaj landoj (sveda kaj norvega kuirartoj) kaj Germanio.

Gravlakso ĉe kraka pano kun nigra pipro kaj citron-pecoj.

La ĝeneralaj ecoj de iliaj pladoj estas, ke ili konsistas ĉefe el fiŝoj, marfruktoj, viando kaj diversaj manĝeblaj radikoj, legomoj kaj herboj. Ĉi tiu kutimo devenas de la terkultura pasinteco de la lando, kaj ankaŭ de la geografia influo. La gastronomiaj tradicioj multe varias inter insuloj kaj regionoj de la lando.

La ĝeneralaj karakterizaĵoj asociitaj kun la tradiciaj pladoj de la kamparo estas, ke ili estas pezaj kaj grasaj, konsistantaj ĉefe el karbonhidratoj, viando, fiŝo kaj terpomoj.

La dana restoracio Noma, situanta en Kopenhago, fariĝis fama internacie kiam ĝi gajnis la titolon kiel la plej bona restoracio en la mondo en 2010 kaj 2011. Ĝi ankaŭ gajnis 2 stelojn en la Miĉelin-Gvidilo en 2008 kaj 2009. La nomo Noma estas formita de la dana frazo nordisk mad, kiu signifas "Nordia manĝaĵo" kaj la menuo konsistas el manĝaĵoj faritaj el lokaj ingrediencoj. Ĝi reprezentas modernan danan kuirarton kun tradiciaj ingrediencoj.