Dangun

mita fondinto de Koreio

Dangun Wanggeom aŭ Tangun estas en la korea mitologio fondinto de Go-Joseon, la unua korea reĝlando.

Dangun
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Mausoleum of Tangun vd
Ŝtataneco Gojoseon vd
Familio
Patro Hwanung vd
Patrino Urso-Virino vd
Infanoj Buru of Gojoseon vd
Profesio
Okupo gentestroreganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Legendo redakti

Dangun estis nepo de ĉielreganto Hwanin (환인; 桓因), nomo, kiu estas menciita jam en malnovaj budhismaj tekstoj el Hindio.

Hwanin havis filon Hwanung, kiu volis vivi sur la Tero. Hwanin elektis la monton Taebaek kiel loĝejon por sia filo Hwanung kaj sendis lin tien kun 3.000 akompanantoj. Hwanung fondis sur la pinto la urbon Sinsi (신시; 神市), urbon de la Dioj. Hwanung kun siaj ministroj donis al la homoj leĝojn, moralon, kulturon, medicinon kaj agrikulturon.

Tigro kaj urso petis Hwanung por transformi ilin al homoj. Hwanung donis al ili ajlon kaj artemizion kaj ordonis al ili manĝi nur tiujn dum 100 tagoj kaj eviti dum tiu tempo la lumon. La tigro rezignis post dudeko da tagoj, dum la urso eltenis kaj transformiĝis al virino. La virino nomiĝis Ung-nyeo (웅녀; 熊女; ursino) kaj montris sin tre dankema, sed ŝi volis gefilojn kaj ne havis viron. Hwanung estis kortuŝita de ŝia peto kaj edzinigis ŝin. Ilia komuna filo iĝis Dangun Wanggeom.

Laŭ disvastiĝinta opinio en Koreio, Dangun surtroniĝis en 2333 a.K. kaj fondis la urbon Pjongjango kaj la reĝlandon Go-Joseon. Tiu tempo venas el enskribo en Dongguk Tonggam, kiu nomas la 25-an regojaron de ĉina imperiestro Yao. Tio kontraŭdiras al prezentoj en Sejong Sillok kaj Samguk Yusa de Il-yeon, kiuj donas la 1-an resp. la 50-an regojaron de Yao.

La mita fondo de Koreio fare de Dangon estas hodiaŭ festata en Koreio kiel Gaecheonjeol.

Monto Taebaek redakti

La geografia situo de monto Taebaek estas disputata. Oni supozas tri montojn kiel naskiĝlokon de la korea civilizo:

Maŭzoleo redakti

En nord-koreia distrikto Kangdong, parto de la urba teritorio de Pjongjango, en 1994 estis finita rekonstruado de supozata tombo de Dangun. Temas pri komplekso de 45 ha, en kies centro staras blanka piramido kun supozata tombeja ĉambro de Danguns kaj ties edzino.