Myohyang-san
publikigita versio estis patrolita je 17 aŭg. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 17 aŭg. 2021.
Myohyang-san aŭ Monto Mjohjang (koree 묘향산) estas monto en Nord-Pjongan, Nord-Koreio (40.03N, 126.28E). La nomo devenas de la mistikaj formoj kaj parfumoj kiuj troviĝas en la loko.
Myohyang | |||
---|---|---|---|
Koreaj nomoj | |||
Korea alfabeto | 묘향산 | ||
Ĉina skribo | 妙香山 | ||
Norma transskribo (ekde 2000) |
Myohyangsan | ||
McCune-Reischauer (1984-2000) |
Myohyang-san | ||
![]() Pohyon Templo, Myohyang-san
| |||
Alteco | 1 909 m | ||
Situo | Nord-Koreio, Provinco Nord-Pjongan | ||
Geografia situo | 40° 1′ N, 126° 20′ O (mapo)40.018611111111126.33305555556Koordinatoj: 40° 1′ N, 126° 20′ O (mapo) | ||
| |||
Myohyang-san estas turisma vidindaĵo kaj multaj naciaj turistoj vizitas ĝin ĉiu jare. Kelkaj marŝadaj vojoj ekzistas ĉi tie. Krom la belvido, turistoj estas allogitaj de la Pohyon templo, konstruita en la 11-a jarcento, la Sangwon ermitejo, la Kumgang ermitejo, aŭ la Habiro ermitejo.
La Ryongmun kaverno estas ankaŭ malfermita publike. La Internacia Amikeca Ekspozicia centro situas ĉe la monto, unu el plej grandaj trezorejoj en la mondo.
La Hotelo Hyangsan servas al luksaj vizitantoj, kaj la Hotelo Chongchon dua klasa Hotelo.