Hotelo Hyangsan
La Hotelo Hyangsan (koree 향산호텔) estas 1-a klasa hotelo kiu situas en Hyangsan, Nord-Pjongan, Nord-Koreio. Ĝi estas monto-forma konstruaĵo kun 228 ĉambroj kaj rotacianta restoracio.
Hotelo Hyangsan | ||
---|---|---|
Lando | Nord-Koreio | |
Situo | Hyangsan, Nord-Pjongan | |
- koordinatoj | 40° 1′ 5″ N, 126° 12′ 47″ O (mapo)40.018055555556126.21305555556Koordinatoj: 40° 1′ 5″ N, 126° 12′ 47″ O (mapo) | |
Hotelo Hyangsan | ||
Ĉirkaŭe de la hotelo estas Internacia Amikeca Ekspoziciejo kaj fluas la Rivero Chongchon.
La hotelo estis konstruita en 1986 por akcepti turistojn al fama vidindaĵo Myohyang-san kaj situas ĉirkaŭ 4 kilometrojn de la distrikto-urba centro.