Delegado de domajno

En la domajna nomsistemo de Interreto delegado de domajno estas transdono de regado super parto de domajna zono al alia respondeca flanko.

Teknike, delegado estas realigata per rikordo "NS" en kiu estas indikata la adreso de nomservilo (plej ofte apartenanta al tria flanko) respondeca pri subtenado de la domajna zono kaj difinanta ĝian enhavon.

Delegado de diapazonoj de IP-adresoj estas farata per la domajna zono in-addr.arpa, tiu de diapazonoj de IPv6-adresoj — per la domajna zono ip6.arpa.

Kiam finiĝas la tempo de registrado de domajno tiu domajno estas maldelegita kaj por certa periodo blokita. Post la finiĝo de tiu periodo la domajno estas malregistrita.

Eksteraj ligiloj redakti