La diplomatia noto[1][2] estas oficiala komunikaĵo skribita direktita de diplomatia misio en la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la gastiganta ŝtato aŭ inverse kiu, dekomence, enhavis la terminojn de konversacio (de tie la alternativa nomo parola noto) kaj estis, tre ofte, disdonita fine de tiu.

Tipa diplomatia noto havus la ŝtatan sigelon supre maldekstre.

Aktuale la diplomatia noto[3] ĝeneraliĝis kaj iĝis la normala vehiklo de skribita komuniko inter la ambasadoj kaj la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la gastiganta ŝtato. Jam ne plu ĝi referencas, aŭ preskaŭ neniam, al antaŭ-konversacio kiu ĝenerale jam ne okazis, kaj estas uzata por ajna tipo de demarŝo, el la plej strikte diplomatiaj (komunikado de informaro, petskribo por apogo de internacia instanco ktp.) ĝis tiuj pure administraj, kiel petoformularo, komuniko de elpostenigo ktp.

Referencoj redakti

  1. Nota diplomática en Enciclopedia jurídica Alirita la 30an de Novembro 2018.
  2. Note verbale en Wiktionary en angla
  3. MAEC, Documentos (decembro 2015). «TÉRMINOS DIPLOMÁTICOS». Arkivigite je 2018-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Dokumento maec.es. Ministerio de Asuntos Exteriores. Konsultita la 30an novembro 2015.