En geometrio, edra konfiguro estas notacio de priskribo de edro-transitivaj pluredroj kaj ebenaj kahelaroj. Ĝi estas vico de nombroj. Ĉiu nombro estas la kvanto de edroj kiu ekzisti je ĉiu vertico ĉirkaŭ edro. La nombroj estas skribitaj en la sama ordo kiel la verticoj estas ĉirkaŭ la edro.

Ne estas la sola akceptita normo de skribado, sed unu el la plej komunaj estas tiu kun prefikso V kaj poste la nombroj apartigitaj per punkto ( . ) aŭ komo ( , ).

Ĉe romba dekduedro estas alterne tri edroj por vertico kaj kvar edroj je vertico:
V3.4.3.4

La alia formo de ĉi tiu notacio estas kun krampoj ĉirkaŭ la simbolo, ekzemple [3.4.3.4].

Edro-transitivaj pluredroj estas ĝenerale la dualaj pluredroj de la vertico-transitivaj pluredroj, kiu estas priskribita per simila vertica konfiguro. Edro-transitivaj pluredro kun edra konfiguro Va1.a2.....an estas duala al vertico-transitiva pluredro kun vertico konfigura a1.a2.....an.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Williams, Robert. (1979) The Geometric Foundation of Natural Structure: A source book of Design - La geometria fundamento de natura strukturo: fonta libro de dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X.
  • Branko Grünbaum kaj G. C. Shephard Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko, W. H. Freeman & Co., 1987. ISBN 0-7167-1193-1.