El Diario Montañés

El Diario Montañés (mallonge, El DiarioDM) estas hispana ĵurnalo kun sidejo en Santandero. Ĝi estas hispanlingva kaj paga. Ĝi estas precipe vendita kaj legita en Kantabrio.

El Diario Montañés

emblemo

gazeto
Speco ĉiutaga ĵurnalo

Establodato 1-a de aŭgusto 1902
Posedata de Vocento vd
Stabo Santandero
Eldonkvanto 41.858

Retejo http://www.eldiariomontanes.es/
vdr

Dum la jaro 2013, la ĉiutaga nombro de legantoj estis 190.000 Arkivigite je 2013-12-20 per la retarkivo Wayback Machine, tio estas, 9 el 10 ĉiutagaj legantoj en Kantabrio. Ĝi estas la plej legita ĵurnalo en la regiona ĉefurbo Santandero kaj en la tuta regiono ĝi okupas pli ol 60% el la merkato. De la jaro 1999 la novaĵoj publikigitaj en la ĵurnalo estas ankaŭ legeblaj en ties retejo.

La nomo Montañés devenas de La Montaña (Esperante, La Monto), kiu estas kromnomo de la regiono Kantabrio.