Engaĝita Budhismo

Engaĝita Budhismo (ĉine: 入世佛教 laŭvorte Monduma Budhismo) referencas la Budhanoj kiuj serĉas manierojn uzi la komprenojn de meditada praktiko kaj darmaj instruoj al situacioj de socia, politika, ekologia kaj ekonomia suferado kaj maljusteco. Kun ĝiaj radikoj en Vjetnamia Zena Budhana monaĥo Tik Njet Hanj, engaĝita budhismo havas multe da populareco en Okcidento.

Originoj redakti

La terminon stampis Tik Njet Hanj, inspirita per la reforma movado « Humanisma Budhismo » en la du Ĉiniaj landoj.